Karl Gottlob August ERFURDT (naskiĝinta la 11-an de decembro 1780 en Zörbig, mortinta la 5-an de februaro 1813 en Kenigsbergo) estis germana filologo.

Karl Erfurdt
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1780 (1780-12-11)
en Zörbig
Morto 5-an de februaro 1813 (1813-02-05) (32-jaraĝa)
en Kenigsbergo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto
vdr
memortabulo ĉe Griechenhaus, domo en Lepsiko kiu estis abelujo de amikoj de Greklando ene de la klubo Griechische Gesellschaft; inter la unuaj membroj troviĝis ankaŭ Erfurdt

Vivo redakti

Frekventinte latinlernejon ĉe Franckesche Stiftungen en Halle (Saale) li ekstudis en 1796 ĉe Universitato de Wittenberg. En 1798 li venis je la Universitato de Lepsiko. Lepsike li estis inter la unuaj anoj de la de Gottfried Hermann iniciatita porhelena klubo "Griechische Gesellschaft".

En 1801 Erfurdt iris al la gimnazio de Merseburg estonte tria profesoro. En 1807 li iĝis eĉ vicrektoro. La prusia ministerio pri edukado nomumis lin en la 6.1.1810 katedestro pri malnova literaturo de la Albertina-universitato de Kenigsbergo. Samloke Erfurdt starigis samjare filologian seminarion. Ĉe la prusiaj edukadreformpaŝoj Erfurdt ankaŭ gravis: ekde 1810 li membris en scienca komisiono kiu planis reformi la instruadsistemon laŭ la valoroj de novhumanismo. Post nur tri deĵorjaroj Erfurdt mortis pro pleŭrito.

Filologiaĵoj redakti

Li eldonis la tragediojn de Sofoklo kun malnovaj skolioj kaj komentoj propraj kaj fremdaj kaj praktika vortareto. De tio li mem prizorgis ses volumojn; la sepan, en kiu estis ankaŭ Edipo en Kolono, ne antaŭ la jaro 1825-a eldonis L. Heller kaj L. Doederlein. Krom tiu ĉi scienca eldono Erfurdt elfaris duan version senskolian kun pli malampleksaj komentoj. De ili Erfurdt finis nur du kajerojn (kun Antigona kaj Reĝo Edipo): ankaŭ tiu ĉi serio daŭrigitis postmorte fare de Gottfried Hermann. Hermann eĉ reeldonis (prilaborinte) la du unuajn numerojn.

Krome pretigis Erfurdt la grandan eldonon de la historioj de Amiano Marĉelino de Johann Augustin Wagner kiu estis mortinta antaŭ laborfino. Erfurdt tie kelkloke enmetis siajn personajn plibonigkomentojn.

Verkoj redakti

  • Sophoclis tragoediae septem ac deperditarum fragmenta emendavit. Leipzig 1802.
  • Sophoclis tragoediae ad optimorum librorum fidem recensuit et brevibus notis instruxit C. G. A. Erfurdt. Accedit lexicon Sophocleum et index verborum locupletissimus, Leipzig 1809.
  • Antigone und Oedipus Rex. Leipzig 1808.
  • Ammiani Marcellini quae supersunt cum notis integris Friderici Lindenbrogii, Henrici et Hadriani Valesiorum et Iacobi Gronovii quibus Thomas Reinesii quasdam et suas adiecit Ioannes Augustinus Wagner. Editionem absolvit C. G. A. Erfurdt, Leipzig 1808.

Literaturo redakti

  • "Erfurdt, Karl Gottlob August" de Conrad Bursian, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie,volumo 6 (1877), p. 195–196 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti