Karl Ludwig Reimer

Karl Ludwig REIMER (1845-1883) estis germana kemiisto, esploristo, kiu malkovris la sintezon de la salikila aldehido elde la fenolo, kiun li disvolvis kune kun Ferdinand Tiemann (1848-1899), lia antikva kunlaboranto en Berlino, en 1876. Li kaj Tiemann esploris la reakcion kaj kune publikigis kelkajn dokumentojn.

Karl Reimer
(1845-1883)
Germana kemiisto kiu studis la kemian strukturon de la gvajakolo
Germana kemiisto kiu studis
la kemian strukturon de la gvajakolo
Persona informo
Naskiĝo 25-a de decembro 1845
en Lepsiko,  Germanio
Morto 15-a de januaro 1883
en Berlino,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Göttingen , Universitato de Greifswald , Universitato de Hajdelbergo
Familio
Patro Karl August Reimer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kemiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kemia formulo de gvajakolo

Reimer baldaŭ forlasis siajn esplorojn, supozeble por koncentriĝi en la disvolviĝo de la entrepreno "Haarmann kaj Reimer" en Holzminden, fondita en 1876, kaj nune parto de la Bayer. Lia parenco samnoma, Karl Ludwig Reimer (1856-1921)[1], filo de la germana eldonisto Dietrich Reimer, daŭrigis liajn esplorojn. Li estis filo de filo de Karl August Reimer (1801-1858), germana eldonisto kaj libristo[2].

Sintezo de Vanilino far Karl Reimer ekde la gvajakolo

Biografio

redakti

Reimer kreskis en Berlino sed studis kemion en la Universitatoj de Göttingen, Greifswald kaj Hajdelbergo. En 1871, li doktoriĝis kun August von Hofmann (1818-1892), sub la superrigardo de Ferdinand Tiemann, tiam okupita kun la industria esploro. Li forte interesiĝis pri la kemio de la aromaĵoj, kaj pli malfrue li, kune kun Tiemann, malkovris la Reakcion de Reimer-Tiemann, kiu ebligis malmultekostan produktadon de la vanilino ekde la gvajakolo, laŭ la reakcio:

 
Reakcio de Reimer-Tiemann

Selektita verko

redakti
  • Ueber einige Derivate des Gährungsbutylalkohols (Pri certaj derivaĵoj de fermentado de la butila alkoholo), 1871

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. The Development of Modern Chemistry, Aaron J. Ihde
  2. Biographies of Chemists. Arkivita el la originalo je 2017-07-08. Alirita 2015-06-17 .