Wilhelm Haarmann
Gustav Ludwig Friedrich Wilhelm Haarmann (1847-1931) estis germana kemiisto kaj esploristo, kiu, kune kun Ferdinand Tiemann (1848-1899), sintezis la vanilinon en 1874 el la koniferino kaj el la eŭgenolo en 1876. La du partneroj, kune kun Karl Ludwig Reimer fondis la kemian entreprenon "Haarman & Reimer" kiu unue produktis vanilinon industriskale.
Wilhelm Haarmann (1847-1931) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germana kemiisto kiu sintezis la vanilinon
| |||||
Persona informo | |||||
Wilhelm Haarmann | |||||
Naskonomo | Gustav Ludwig Friedrich Wilhelm Haarmann | ||||
Naskiĝo | 24-a de majo 1847 en Holzminden, Germanio | ||||
Morto | 6-a de marto 1931 en Höxter, Germanio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen , Universitato de Berlino | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto vd | ||||
Doktoreca konsilisto | August von Hofmann vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiKomencinte en 1866, Haarmann studis en la "Minakademio de Clausthal", nuna teknologia universitato Clausthal, kaj pli malfrue li eniris en la universitato de Göttingen. En 1869 li konatiĝis kun August von Hofmann (1818-1892) en la Universitato de Berlino.
En 1872 li ricevis sian diplomon pri doktoriĝo en Göttingen. Kune kun Ferdinand Tiemann (1848-1899), Wilhelm Haarmann fondis, en 1875, la fabriko pri vanilino ekde la "koniferino". La Reakcio de Reimer-Tiemann malkovrita de Karl Ludwig Reimer malfermis alternativan vojon por la produktado de vanilino, kaj Reimer kuniĝis al la kompanio kiu ekde tiam eknomiĝis "Haarmann & Reimer".
En 1891, Tiemann disvolvis procezon por transformado de eŭgenolo en izoeŭgenolon kun sekva produktado de la vanilino per malalta produktadokosto. En 1893, Harmann registris patenton por la manufakturo de la "ionono"[1], substanco uzata en parfumfabrikado kun odoro je violo. La entrepreno estis aĉetita de Bayer AG, en 1953, kaj en 2003 ĝi fariĝis sendependa sub la nomo "Symrise".
Selektita verkaro
redakti- Über einige Derivate der Glucoside Coniferin und Salicin: Inaŭgura prelego[2], 1872
- Über die Einwirkung von Hydroxylamin auf Akroleīn, Crotonaldehyd und Akrylsäureester, 1901
- Untersuchungen zum Einfluß von Elektronendonatoren auf die Hydroxylierung von Acetanilid durch Lebermikrosomen, 1969
Literaturo
redakti- Flavours and Fragrances: Chemistry, Bioprocessing and Sustainability, Ralf Günter Berger
- la regiona gazeto Westfalen-Blatt pri la publikigo de unua romano pri la milionulo Wilhelm Haarmann (germane)
- paĝo "Vanillin Explained" (angle)
- Universitato de Bristolo (angle)
- New Perfume Handbook, N. Groom (angle)
- The Dorito Effect: The Surprising New Truth About Food and Flavor, Mark Schatzker (angle)
- Thibaut - Zycha, Volume 10, eldonejo K. G. Saur, Munkeno, kadre de la konzerno Walter de Gruyter
- Chemistry and Technology of Flavours and Fragrances, David Rowe
- Sustainable Value Chain Management: Delivering Sustainability Through the ..., Michael D'heur
- Riechstoffe, zwischen Gestank und Duft: Vorkommen, Eigenschaften und ..., Wolfgang Legrum
- Natural Products in the Chemical Industry, Bernd Schaefer
- Food Chemistry, David E. Newton
- The 'Made in Germany' Champion Brands: Nation Branding, Innovation and World ..., Mr Ugesh A. Joseph
- Das Instrument der Sauberkeit: die Entwicklung der Massenproduktion von ..., Christina Brede (germane)
- Austrian Desserts and Pastries: 108 Classic Recipes, Dietmar Fercher, Andrea Karrer
- Chemical News
- Chemische Leckerbissen, Klaus Roth (germane)
Vidu ankaŭ
redakti-
Etilvanilino -
Koniferino -
Salikino -
Symrise -
α-Ionono -
β-Ionono
Referencoj
redakti- ↑ Natural Food Additives, Ingredients and Flavourings, D Baines, R Seal
- ↑ Biotechnology of Bioactive Compounds: Sources and Applications, Vijai Kumar Gupta, Maria G. Tuohy, Anthonia O'Donovan, Mohtashim Lohani