Karl Ludwig von Lecoq

germana generalo kaj kartografo de franca hugenota deveno

Karl Ludwig von LecoqKarl Ludwig von Le Coq [KA:L LU:Tvik fon leKOK], naskita la 23-an de septembro 1754 en Eilenburg, Saksio, mortinta la 14-an de februaro 1829 en Berlino, Prusio, estis germana armeestro kaj kartografo de franca hugenota deveno. Unue aliĝis al la armeo de la Elektoprinclando Saksio. Li poste transferis sian lojalecon al la Reĝlando Prusio kaj batalis dum la napoleonaj militoj, atingante la gradon de generalo kaj dum la sieĝo de Majenco de 1793 gajnante premion pro braveco. Funkciante en diversaj pozicioj kiel staboficiro kaj diplomato, li iĝis renoma kiel sperta kartografo. En 1806 li respondecis pri komando de la prusia armeo en nordokcidenta Germanio. Malkonektita de la ĉefa parto de la prusia armeo post la por la prusia armeo katastrofa malvenko en la datalo de Jena-Auerstedt, li koncentris sian trupojn en la fortikaĵo de Hameln. Post mallonga sieĝo, li transdonis siajn trupojn al la laŭ nombro malsupera napoleona soldataro. Pro tio, li en Prusio estis kondamnita al porĉiama malliberiĝo. Tamen li poste estis pardonita kaj daŭrigis sian mapofaradon ĝis li blindiĝis.

Karl Ludwig von Lecoq
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1754 (1754-01-01)
en Eilenburg
Morto 1-an de januaro 1829 (1829-01-01) (75-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo kartografomilitisto
vdr