Kastelo Podmaniczky-Vigyázó

Kastelo Podmaniczky-Vigyázó [podmanicki-vidjAzO] estas baroka historia monumento en Budapeŝto, en distrikto Rákosmente, en kvartalo Rákoskeresztúr.

Kastelo Podmaniczky-Vigyázó

Historio redakti

Iu barono konstruis la kastelon en 1760, ĉar li okupiĝis pri terpomoj en la najbara bieno. Post morto de la barono familio Podmaniczky uzis plu la konstruaĵon. Dum Inundo de la Danubo (1838) la familio invitis tien suferantojn de la inundo. En 1864 geedziĝo okazis kun familio Vigyázó, poste la kastelo prenis la nomon pri ambaŭ familioj. La korta fasado estis trakonstruita laŭ novbaroko en 1910. En 1928 Hungara Scienca Akademio heredis la kastelon, tiutempe sur la iama bieno 2 loĝkvartaloj estis konstruitaj. Dum sieĝo de Budapeŝto en 1945 soldatoj, poste loĝantoj prirabis la kastelon, la domego mem ruiniĝis. Dum la socialismo la kastelo estis loĝejo de gemaljunuloj. Depost la socialismo neniu loĝis tie, vandaloj kaŭzis incendion en 1996. La kastelo iĝis privata posedaĵo, en 2011 en flanka alo ekfunkciis kafejo. En 2012 la plena kastelo renoviĝis. Oni luas ĝin por edziĝfestoj, konferencoj.

 
Alo de la kastelo

Proksime situas maŭzoleo, kiel apartenaĵo de la kastelo, kiu renoviĝis en 2008.

Konstruaĵo redakti

La teretaĝa kastelo konsistas el diversaj konstruaĵoj aŭ ties partoj: ĉefkonstruaĵo kun mansardo, apudkonstruaĵo, interliga alo, kiu interligas la iamajn du apartajn domegojn. Restis apartaj la iama stalo kaj la maŭzoleo. Ili troviĝas en parko.

Fontoj redakti