La eksa abatejo Tegernsee (germane Abtei Tegernsee) aŭ monaĥejo Tegernsee (germane Kloster Tegernsee) estas iama benediktana monaĥejo en la urbo Tegernsee de la iama reĝlando kaj nuna federacia lando Bavario en suda Germanio. Ambaŭ, kaj la abatejo kaj la urbo kiu kreskis ĉirkaŭ ĝi, ricevis sian nomon laŭ la lago Tegernsee, je kies bordo ili lokiĝas. La nomo venas de la malnovaltgermana "tegarin seo", kiu havas la signifon granda lago.

la barokstila iamaj abatejo kaj baziliko Tegernsee

La abatejo unuafoje estis konstruita en la 8-a jarcento kaj poste plurfoje trakonstruiĝis. Ĝis la sekularigo de la jaro 1803 ĝi estis la plej grava benediktina komunumo en Bavario.

la eksa abatejo vidata de la lago

Ekde la jaro 1803 la monaĥejaj konstruaĵoj estas konataj kiel kastelo Tegernsee (germane Schloss Tegernsee) kaj estas posedaĵo de la duka linio de la nobela dinastio Vitelsbaĥoj. La malnova abateja baziliko nun estas la loka katolika paroĥa kirko. La eksaj abatejaj konstruaĵoj ankaŭ gastigas la konatan bierfarejon, bierĝardenon, restoracion kaj la gimnazion Tegernsee.

Vidu ankaŭ redakti