Metellus el Tegernsee

Metellus Tegernseensis (germane Metellus von Tegernsee) estis germana monaĥo kaj poeto latinlingva. Li aktivis inter 1145 kaj 1165. Detaloj biografiaj ne konatas. Laŭ lia diro li havis fraton, certa Werner kiu vivis en Schliersee. Do ŝajne li originis el Supra Bavario.

Metellus el Tegernsee
Persona informo
Naskiĝo antaŭ 1145
Morto post 1160
Profesio
Okupo monaĥo vd
Aktiva en Tegernsee vd
vdr
kapelo por Sankta Kvirino en Bad Wiessee; lian vivon rakontis Metellus el Tegernsee

Vivo redakti

Estante de elstara klereco rilate al mezepokaj kaj antikvaj literaturoj li takseblas la plej grava latinlingva verkisto de Suda Germanujo en la 12-a jarcento.

Li postlasis du grandajn verkojn: en 4845 heksametroj Expeditio Ierosolomitana. Temas pri enhave malmulte pligrandigita poezia prilaboro de Historia Hierosolymitana de Roberto el Reims por kiu krome modelis du leteroj de krucmilitano(j). Pli grava kaj enhave pli matura estas tamen lia ĉefa verko Quirinalia. Ene ni havas pasionon de Sankta Kvirino el Tegernsee kaj kronikon de Tegernsee en kompilo unuverka. Poste tiu ĉi versio sole pluvalidis kiel fonto de tegernsee-a kroniko.

En siaj poemoj li konsekvence sekvis la politikan linion de sia abato Ruperto. Rakontatas la bataloj de la monaĥoj pri imperia senpereco. La abato strebis mem decidi reformpaŝojn kaj rilate al la ideoj de episkopo Otto de Freising kaj al la programoj de Monaĥejo Hirsau. Kvereloj inter Benediktbeuern kaj Monaĥejo Tegernsee oftegis.

Tamen Metellus transprenis enverken nenie aliloke asertitan parencecon de la klostrofondintoj kun la Karolidoj. Krom pamfletisto li estis kontraŭ la voktoj kaj iliaj fiaĵoj: ĉi-tie oni atentu ankaŭ pri la stereotipo pri konfiskadoj de duko Arnulfo la 1-a (Bavario) por povi financi militojn kontraŭ la hungaroj; tio pli malfrue ankaŭ ne atesteblis por Tegernsee. El kelkaj linioj ellegeblas ankaŭ skismo-aludoj: pri reĝo Ludoviko la 7-a (Francio) kiu apogis papon Aleksandro la 3-a en la batalo kontraŭ imperiestro Frederiko la 1-a.

Versare kaj strukture Metellus orientiĝis pri Vergilio kaj Horacio. En iel superflua parto de Quirinalia (ŝajne aldonite nur por montri propran klerecon!) li imitas la eklogojn de Vergilio.

La tuto tuj post publikiĝo ĝuis version prozan ĉar la originala poeziaĵo pro troa komplikeco ne taŭgis por eklezia propagando.[1]

Neverkistaj okupoj redakti

Intertempe Metellus aperis aliakuntekste kiel skribisto en aliaj manuskriptoj el Tegernsee, ekz. ĉe Clm 18 257 kaj ankaŭ kiel notistoj ĉe Tegernseer Traditionen (inter 1155 kaj plej malfrue 1186). De P. Acht li nomiĝas Schreiber T. 17. Ne verŝajnas ke Metellus estis ankaŭ verkinto de Ludus de antichristo el Tegernsee malgraŭ la supozoj de s-ro Bauerreiß.

Verkoj redakti

  • Expeditio Ierosolomitana. Manuskripto Admont 267, eldonis P. C. Jacobsen. - Kp. Untersuchungen zur lateinischen Philologie des Mittelalters 6/1982
  • Ode Quirinalium Metelli in laudibus beati Quirini martyris. Manuskripto Admont 267. Unua preso ĉe Canisius, Antiquae lectionis I, appendix p. 35-184, Ingolstadt 1601. –

Fonto redakti

Holzfurtner, Ludwig, "Metellus von Tegernsee" ĉe: Neue Deutsche Biographie 17 (1994), p. 229-230 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. La unua moderna eldono (sen la eklogaj eroj) faritis de P. Peters en Greifswald 1913. La nuntempe valida eldono estas de P. Ch. Jacobsen el la jaro 1965.