Kastelo Wiehe (germane: Schloß Wiehe) situas en Wiehe, Germanujo. La vilaĝo kaj ĝia burgo troviĝas ĉe la piedo de la monto Hohe Schrecke kaj ĉe la suda rando de Unstrut-valo.

Kastelo Wiehe
kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 15′ 52″ N, 11° 24′ 45″ O (mapo)51.2645611.41254Koordinatoj: 51° 15′ 52″ N, 11° 24′ 45″ O (mapo)
Kastelo Wiehe (Germanio)
Kastelo Wiehe (Germanio)
DEC
Kastelo Wiehe
Kastelo Wiehe
Situo de Kastelo Wiehe
Map
vdr
Kastelo Wiehe

Historio redakti

En 786 okazis la unua endokumenta mencio de la urbeto ene de posedaĵlisto de [[Abatejo Hersfeld~. Estinte de 933 regna posedaĵo ĝi donitis feŭde en 1050 al la grafoj de Käfernburg; la urbaj rajtoj garantiitis jam en 1998. La en la 10-a jarcento starigita regna burgo apartenis (kiel la palatinujo de Memleben) al la Nordturingia regna bienaro. Elfosita kvadrata belfredo kaj restoj de ringa muro datumas de ĉ. 1200. En la 13-a jarcento iĝis burghavantoj la grafoj de Käfernburg-Schwarzburg. Sed tiam mencioj pri la wiehe-a burgo pli kaj pli raris pro la kreskinta graveco de Burgo Rabenswalde. Tio inversis post kadukiĝo aŭ detruiĝo de Rabenswald. La posedantoj de Wiehe ofte ŝanĝiĝis: ekz. la senjoroj de Heldrungen, de Hohnstein, de Beichlingen, de Querfurt kaj de Schwarzburg.

En 1461 akiris la tuton Dietrich von Werthern kun bieno en Lossa kaj la implicita protektodevo de Monaĥinejo Donndorf. La jura evoluo de la envala urbo diferencis.[1] Justickomisario en servo por la Werther-oj estis i.a. Gottlob Israel Ranke, patro de la fama historiisto Leopold von Ranke.

En januaro 1574 gastis kastele la pola kaj litovia reĝo Henriko de Valois estante survoje Polujon. Georg von Wiehern eĉ ricevis bildon de li dankesprime. Dum la Tridekjara milito ĉefe svedaj trupoj ege marodis (post 1635). La Werthern-oj daŭre fidelis por Wiehe kvankam ilia ĉefsidejo iĝis Kastelo Beichlingen.

Pri la amplekseco, fortikaĵoj kaj aspekto de la mezepoka burgo ekzistas nur supozoj. Neklaras ekz. ĉu ĝi jam tum konsistis el du partoj (Antaŭa domo, Malantaŭa domo). Incendio de 1659 nengiitis la urbodomon, la kirkon, la antaŭburgon kaj kelkajn kastelerojn. Tio decidigis grafon Wolf Adolf von Werthern en la jaro 1664-a novkonstrui la Antaŭan domon laŭ stilo de renesanco.[2][3]. Finiĝo konstrua estis en 1666.

En la kuro de la tempo la Malantaŭa domo kadukiĝis kaj ĝi forigitis je la fino de la 18-a jarcento. La iama fosaĵo sude/eoste, kiu iam gravis protektile, alifaritis en la 19-a jarcento je pejzaĝa parko angla.

 
ekonomiejo kaj alkastela alirejo

Post 1945 komunismaj teroristoj eksproprietigis la tuton; la kastelo ŝtelrompitis kaj aliaranĝitis post 1946 lernejen. Ja povis bremsi la lerneja uzo la kadukon sed ne haltigi. Poste ekposedantis la sovĥozo VEG Memleben. Post turnigo (politike)Turniĝo Treuhandgesellschaft ne trovis investanton tiel ke la urbo mem prenis la iniciativon kaj paŝo post paŝo ekigis sekurigon kaj restaŭradon kaj pligrandigon. Amikara societo krome engaĝiĝas pri ĉio necesa.[4]

Arkitekturo redakti

Temas pri impresa kvaralaĵo kun tri etaĝoj. Ĝi enkadris etan korton kun internan avankorpo. Paraj fenestroj regule enmetitis fasaden. La ĉefa vido ne spektas al la urbo kaj belege ordigita estas: danke al kvaretaĝa kaj pliangula turo kun baroka spajro kaj 5/8-lanterno. Pordo kaj fenestro turaj estas simplaj rondarkaĵoj. Al la ĉefa enirejo kondukas duparta libera ŝtuparo. Supre de la enirejo troviĝas memortabulo kun enskribo kaj la blazono de la Käfernburg-oj. La tegmenta kornico ĝojas pri ĉirkaŭa friso. La flankaj finiĝoj de la malposto ŝajnigatas tra diagonalaj rektangulaj alkonstruaĵoj en la kompleta alteco de la etaĝoj. La oblikveco de la libera ŝtuparo egalvaloras al la oblikva angularanĝo.

En la direkto de la urbo situas kiel enirejo parka triumfarkeska enirejo kiu ne apudas. Du leonaj plastikaĵoj kronas la gablon supre de la rondarkaperigo. Iam troviĝas meze de la arko la blazono de la Werthern-oj kiun oni forigis meze de la 20-a jarcento dum la komunisma diktaturo.

Referencoj redakti

  1. Leopold von Ranke: Zur eigenen Lebensgeschichte, Leipzig 1890, p. 3–12.
  2. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze Jenzig-Verlag. 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 271
  3. Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen Wartberg-Verlag, 2001, ISBN 3-86134-631-1, p. 172
  4. Schloss Wiehe-Home: www.schloss-wiehe.de/

Eksteraj ligiloj redakti