Kastelo de Nagyberki

La Kastelo de Nagyberki (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Vigyázó [vidjAzO]) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagyberki.

Kastelo de Nagyberki

Historio redakti

La kastelo estis konstruita en la 1760-aj jaroj, kiun familio Vigyázó aĉetis en 1860. Depost 1945 la ŝtato forprenis la kastelon (la samo okazis kun la ceteraj hungaraj kasteloj). En tiu ĉi kastelo ĝis 1978 bazlernejo funkciis, poste la konstruaĵo estis iomete renovigita. En 1980 la nova posedanto estis Somogy, kiu post renovigaj laboroj uzis la kastelon arkivo. En 2016 la kastelo estas en statuso aĉetebla.

Konstruaĵoj redakti

La unuetaĝa konstruaĵo situas sola en parko kaj formas U-majusklon (la aloj estas tre mallongaj). La fasado estas simetria, la meza parto reliefas, pli supre ĉe la reliefaĵo ankaŭ mansardo etendiĝas. La fina parto de la aloj dislarĝiĝas. Sub la kastelo keloj etendiĝas. Interne la ornamĉambro havas 2 nivelojn (tereteĝon kaj etaĝon), kie estas videblaj murpentraĵoj.

 
Stato de la grenejo

En la parko troviĝas la iama grenejo, sed ĝi estas jam plena ruino. La alia domego estas la kulturdomo, kiun la loka municipo posedas.

Parko redakti

La parko estas protektata, tamen ties aspekto estas malbona. Krom la menciitaj domegoj en la parko estas videbla skulptaĵo pri Johano Nepomuko. Ankaŭ la parko estas aĉetebla, nun tie estas videblaj piceoj, tujoj, nigraj juglandoj, eskuloj, betuloj, platanoj, tamarikoj.

Fontoj redakti