Kastelo de Nagycenk

La Kastelo de Nagycenk (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Széchenyi [sEĉEnji]) estas impona baroka-klasikisma historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagycenk.

Domo por floroj en kastelo de Nagycenk
47.60722222222216.705555555556
Kastelo de Nagycenk

Historio redakti

La kastelo estis konstruita en la 18-a jarcento laŭ la surskribo sur la fasado en 1750. En 1783 jam Ferenc Széchényi loĝis en la kastelo kaj en 1799 li faris etaĝon kaj novajn alojn. En 1796 en la kastelo kolektiĝis biblioteko kun 13 mil libroj, kolektaĵo pri medaloj, botanikaĵoj. Ili iĝis fundamento de Tutlanda Biblioteko Széchényi. Lia filo István Széchenyi faris la bienon moderna, poste ankaŭ la kastelon en la 1830-aj jaroj. En 1840 Ferenc Deák, József Eötvös, Gábor Klauzál kaj aliaj miris la banĉambrojn gasolampojn kaj aliajn modernaĵojn. En 1944 iomete bombardo okazis, en la sekva jaro la loka loĝantaro faris detruojn en la interna parto. Post rekonstruo en 1973 oni malfermis memormuzeon, en la sekvaj jardekoj denovaj renoviĝoj okazis.

 
Meza parto de la fasado

Konstruaĵo redakti

La fasado estas klasikisma, la meza parto estas rizalito. Teretaĝe estas 3 pordoj, sur la unua etaĝo balkono etendiĝas. Kapelo apartenas al la kastelo, iam estis interne teatrejo, ekstere ĉevalejo.

Parko redakti

En la parko estis kolektitaj kreskaĵoj el 4 kontinentoj (kaŭkaza abio, sekvojadendroj). Béla Széchenyi multe zorgis pri la parko. La aleo pri tilioj aĝas 250 jarojn.

Fontoj redakti