Kastelo de Tiszavasvári
La Kastelo de Tiszavasvári (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Dessewffy [deĵOfi] estas klasikisma historia monumento en Hungario, en urbo Tiszavasvári.
Historio redakti
En tiu loko József Dessewffy konstruis teretaĝa kastelon ĉirkaŭ 1820. Plurfoje estis tie gasto Ferenc Kazinczy. En 1834 oni konstruis kapelon apud la kastelon. Post jaroj inter ambaŭ konstruaĵoj oni konstruis arkan alon, tiel formiĝis kontinua konstruaĵoserio. Tiutempe Emil Dessewffy kaj Aurél Dessewffy (reĝa juĝisto) aparte konstruigis etaĝajn partojn al la kastelo. Post la 2-a mondmilito la ŝtato ĉiujn kastelojn forprenis. En 1946 agrikulturaj kursoj komenciĝis en la kastelo. En 1968 la kurso atingis la rangon agrikultura mezlernejo, en 1971 ankaŭ kolegio.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en parko. La enirejo funkcias malantaŭ rizalito (reliefaĵo) kun 6 kolonoj, pli supre timpano (arkitekturo) etendiĝas. Interne 48 ĉambroj estas videblaj.
Parko redakti
Ĉirkaŭ la kastelo la parko estis kreita kiel pejzaĝa parko kaj aliĝis al tio arbaro, kiu nun jam malaperis. Menciindas en la parko la ruĝa kverko, eŭropa fago, ordinara kastaneo, eskulo, acero, vejmuta pino, arbara pino, lariko, eŭropa taksuso.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2013-05-03 per la retarkivo Wayback Machine