Katalin Nagyné Szegvári
Katalin Nagyné Szegvári [nadjnE segvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagyné Szegvári Katalin estis hungara juĝisto, altlerneja instruisto. Ŝia origina nomo estis (hungare) Szegvári Katalin, post la geedziĝo ŝi aldonis la edzan familian nomon Nagy.
Katalin Nagyné Szegvári | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szegvári Katalin |
Naskiĝo | 16-an de julio 1930 en Szeged |
Morto | 16-an de februaro 2012 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • angla • germana • franca • rusa • latina |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (1948–1952) |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto advokato |
Katalin Szegvári[1] naskiĝis la 16-an de julio 1930 en Szeged, ŝi mortis la 16-an de februaro 2012 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKatalin Nagyné Szegvári maturiĝis en eklezia gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris juran diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1952. Jam ekde 1950 ŝi estis helpisto kun stipendio en la universitato, post la diplomo ŝi iĝis asistanto. En 1955 pro la tiutempe politika etoso ŝi devis forlasi la instruadon kaj ŝi estis komenciĝanta juĝisto en juĝejo en Budapeŝto. Ekde 1960 ŝi denove instruis jam en Scienca Universitato Loránd Eötvös preskaŭ ĝismorte. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1966, doktoriĝis en 1981 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝia jura laboro fokusiĝis al rajtoj de virinoj. Ŝi ricevis premiojn inter 2000-2010.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A nők művelődési jogaiért folytatott harc hazánkban (disertaĵo, 1966 libroforme post 3 jaroj)
- Nők az egyetemeken (1976)
- Út a nők egyenjogúságához (1981)
- Numerus clausus rendelkezések az ellenforradalmi Magyarországon (disertaĵo, 1981)
- A női választójog az Amerikai Egyesült Államokban (1996)
- A női választójog külföldön és hazánkban (2001)
- Kormányzás és kodifikáció (kunaŭtoro, 2006)