Katarina Witt

Katarina WITT [katarina vit] (naskiĝis la  3-an de decembro 1965(nun 1965-12-03) estas germana artosketistino.

Katarina Witt
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1965 (1965-12-03) (58-jaraĝa)
en Staaken
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Familio
Patro Manfred Witt
Parencoj Anett Pötzsch
Okupo
Okupo arta sketisto
TTT
Retejo http://www.katarina-witt.de/
vdr
Katarina Witt en 1988
Katarina Witt en 2014

Katarina Witt naskiĝis en Falkensee, GDR. En la jaro 1970 ŝi komencis sian sportistan karieron ĉe la trejnistino Jutta Müller en Karl-Marx-Stadt (nun Chemnitz).

Internacian famon ŝi atingis en 1983: Tiam ŝi unuafoje gajnis Eŭropo-Ĉampionadon. Kvin pliajn fojojn ŝi ripetis tiun ĉi sukceson: en 1984, 1985, 1986, 1987 kaj 1988. Mond-Ĉampionadon ŝi gajnis en 1984, 1985, 1987 kaj 1988, la ormedalon en la Olimpikoj ŝi ricevis en 1984 en Sarajevo kaj 1988 en Kalgario.

En la jaro 1988 Katarina Witt fariĝis profesia sketistino, brilis en spektakloj sur glacio kaj aperis en diversaj filmoj (ekz. Ronin, Carmen on Ice, 1989).

En 1994 ŝi denove elprovis sin en la Olimpikoj: En Lillehammer, Norvegio ŝi gajnis la 7-an lokon. Samjare aperis ŝia membiografio: Meine Jahre zwischen Pflicht und Kür.

Eksteraj ligiloj redakti