Katedralo de Aikso Provenca

La katedralo Sankta Savanto (france cathédrale Saint-Sauveur) staras ĉe la Universitata Placo en Aikso Provenca. Tie ĉi en romia tempo troviĝis la forumo, kaj laŭ la legendo oni konstruis la preĝejon sur la fundamentoj de antikva templo de Apolono. Pro multaj transkonstruiĝoj la katedralo arigis dum la paso de la tempo diversajn konstrustilojn inter kiuj la gotika.

Katedralo de Aikso Provenca
katolika katedralo [+]
Koordinatoj43° 31′ 55″ N, 5° 26′ 50″ O (mapo)43.5319444444445.4472222222222Koordinatoj: 43° 31′ 55″ N, 5° 26′ 50″ O (mapo)

Katedralo de Aikso Provenca (Aix-en-Provence)
Katedralo de Aikso Provenca (Aix-en-Provence)
DEC
Lokigo de Aix-en-Provence en Francio

Map
Katedralo de Aikso Provenca

Vikimedia Komunejo:  Cathédrale Saint-Sauveur d'Aix [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fasado de la katedralo
Gotika pordo

La domo longas 70 metrojn, larĝas 46 metrojn kaj altas interne 20 metrojn. Ekde 1875 ĝi tenas la papan titolon de malgranda baziliko. Samjare la protektata monumento estis klasifikata kiel historia monumento.

Originoj redakti

La katedralo staras ĉe la malnova Via Aurelia romia. Fragmentoj de romia muro same kiel la kolonoj en la baptejo estigis legendon, laŭ kiu Sankta Savanto staras sur la loko de malnova templo konsekrita al Apolono. Historiisto Pitton (1654) tekstis, ke ĉi tiu templo estis konsekrita al sundio kaj argumentas per statuo tie trovita. Laŭ kristana legendo Maksimino de Aikso konstruis, alventinte kun Maria Magdalena el Palestino, sur ĉi tiu loko kapelon, kiun li konsekris al la Savanto. Tiun ĉi kapelon la saracenoj detruis en la 8-a aŭ 9-a jarcento dum siaj invadoj.

Arĥitekturo de la katedralo redakti

 
Baptejo
 
Klostro

Oni konstruis la plej gravan preĝejon de la urbo ekde la 12-a ĝis la 17-a jarcento laŭ diversaj arĥitekturaj stiloj. La katedralo havis origine latinkrucan planon kun kvinnava laŭlonga domo, transversa domo kaj absido. La nunan altgotikan konstruaĵon konstruigis ekde 1285 ĉefepiskopo Rostan de Noves.[1] La preĝejo havas sonorilturon (ekde 1323), kiu kunmetiĝas el du supren plimallarĝantaj konstrukorpoj, je kio la pli supra havas okangulan planon. Oni sentas la proksimecon al Italujo: Aikso Provenca estas laŭ arthistoria vidpunkto pli mediteranea ol norda Francujo. Ĉe la fasado oni realigis gotikajn ideojn el la nordo sen transpreni la kompletan principon.

La malfrugotika portalo havas altvalorajn pordalojn ĉizitajn en juglandoligno, kutime kaŝitaj malantaŭ tabultegaĵo. Jean Guiramand ĉizis ilin inter 1508 kaj 1510 laŭ plej malfrua flamgotika stilo kaj parte utiligis renesancajn stilerojn. La pordalojn ornamas en la malsupra parto figuroj de kvar malnovtestamentaj profetoj kaj en la supra parto figuroj de la dek du kapitolaj sibiloj. La embrazurojn borderas apogopilastroj ornamitaj per niĉoj kaj pinakloj.

La plej malnova konstruparto de la preĝejoj staras nun dekstre apogita al la suda flanknavo. Estas baptejo, deventanta el la finiĝa 4-a jarcento kaj do unu el la plej malnovaj ne-antikvaj konstruaĵoj de Francujo. La interno havas okangulan formon tipan por la merovida epoko, la centran parton ĉirkaŭas ok spolioj (reuzitaj kolonoj el romia epoko) kun korintaj kapiteloj.

La nombro ok havas en kristanisma mitaro simbolan signifon. Ok signifas nova komenco: La okan tagon post la ŝabato Kristo reviviĝis, ok tagojn poste li aperis antaŭ siaj adeptoj, ok homoj transvivis en la arkeo de Noa la difaritan ekstermon de la homaro. La okangulo peras krom tio inter la kvadrato kiel simbolo de la materio kaj la cirklo kiel simbolo de la spirito; per tio ĝi do staras inter maltranso kaj transo analoge al la ligo inter monda kaj ĉiela.

Ses el la ok kolonoj estas el verda marmoro, du el granito. La granda baptujo, kiu ankaŭ estis okangula, unualinie estis destinita por la bapto de plenkreskuloj. La volbon kaj ĉefe la hela lanternon oni alkonstruis multe pli malfrue, kio daŭre ĝenas la frukristanan impreson.

La preĝeja interno estas modeste gotika sen karakterizaj rekoniloj.

Anstataŭe la romanika klostro el la 12-a jarcento apartenas krom tiu de la katedralo Sankta Trofimo en Arles al la plej gravaj de Provenco. Karakterizaj estas la arkaĵoj, kiujn portas malgrandaj maldikaj ĝemelkolonoj. La kolonoj konsistas el marmoro kaj estas ornamitaj per belaj scenaj kapiteloj, el kiuj neniu egalas la alian. La klostro estas kaj ĉiam estis plate tegmentita. Tio havis la avantaĝon, ke la statikaj problemoj de la volboŝovo forestis, kiujn konstruestroj alikaze devis alfronti. Tial ne necesis kiel en Arles, meti pezajn pilastrojn en la arkaĵozonon al la interno, por forkapti la volboŝovon. Ĉi tie seninterrompa vico da maldikaj kolonoj povis ĉirkaŭi la korton.

Orgeno redakti

 
Orgeno de la katedralo Sankta Savanto

En la katedralo ekzistas du orgenoj: la ĥororgeno kaj la ĉeforgeno sur la balkono, kiu disponas pri 40 registroj sur tri manklavaroj kaj pedalaro. La ludaj kaj registraj traktilaroj estas meĥanikaj. La ĉefa orgeno havas Barker-Levilon.[2]

I Positif intérieur C–f3
Bourdon 8′
Salicional 8′
Prestant 4′
Sesquialtera II
Doublette 2′
Picolo 1′
Plein jeu IV
Trompette 8′
Cromorne 8′
Clairon 4′
II Grand Orgue C–f3
Bourdon 16′
Bourdon 8′
Montre 8′
Flûte 8′
Gambe 8′
Prestant 4′
Quinte 22/3
Doublette 2′
Cornet V
Fourniture V
Bombarde 16′
1ere Trompette 8′
2eme Trompette 8′
Clairon 4′
III Récit expressif C–f3
Gambe 8′
Voix céleste 8′
Flûte 8′
Bourdon 8′
Flûte octave 4′
Octavin 2′
Basson Hautbois 16′
Trompette 8′
Voix humaine 8′
Pédale C–f1
Soubasse 16′
Flûte 16′
Flûte 8′
Flûte 4′
Bombarde 16′
Trompette 8′
Clairon 4′

Fotaro redakti

Literaturo redakti

  • La Cathédrale Saint-Sauveur d'Aix-en-Provence, Pierre Coste k.a., Édisud, Aikso Provenca, 1982, 1988.
  • Les Rues d'Aix, Roux-Alphéran, 1846.
  • Évocation du vieil Aix-en-Provence, André Bouyala d'Arnaud, éd. de Minuit, 1964.
  • Annales de la sainte église d'Aix, J.-S. Pitton, Liono, 1668.

Referencoj redakti

  1. Giovanna Magi: Provence, 1982, p. 7–11.
  2. Informoj pri la orgeno

Eksteraj ligiloj redakti