Kazimierz MAZUR (naskiĝis la 2-an de decembro 1948, mortis la 6-an de septembro 2022) – estis pola aktoro filma, teatra kaj dublada. Kunfondinto de Indiĝena Pola Eklezio. Kontribuanto al Esperanto.

Kazimierz Mazur
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1947 (1947-11-30)
en Wołomin
Morto 6-an de septembro 2022 (2022-09-06) (74-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Teatra Akademio Aleksander Zelwerowicz en Varsovio
Familio
Edz(in)o Katarzyna Gärtner
Infano Kazimierz Mazur
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

Vivo redakti

En 1974 finis Ŝtatan Teatran Altlernejon en Varsovio. Gajnis popularecon pro la rolo de Tomaszek Niechcic en la filmo Noktoj kaj tagoj, bazita sur la romano de Maria Dąbrowska. Rolinta en 31 filmoj, gaste en 17, kaj 4-foje kiel dublisto. Unua edzino Beata Bogdańska-Mazur estis impresario, la dua Katarzyna Gärtner — komponistino, aŭtorino de ŝlagroj.

Sacerdoteco redakti

Li estis indiĝena slava religiulo, kunfondinto de Indiĝena Pola Eklezio, registrita en 1995, en kiu plenumis rolon de Ĝenerala Oferisto kaj membro de Asocia Konsilio, sekretario kaj kasisto.

Esperanto redakti

Plurfoje prezentis kiel monologon la novelon de Aleksandr Puŝkin La Neĝa Blovado, ankaŭ dum unu el UK-oj en la 1990-aj jaroj. Poste voĉigis Esperantan version de la televida kurso de Esperanto "Mazi en Gondolando" kaj "Mazi revenas al Gondolando".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti