Ken Keyes

verkisto
(Alidirektita el Ken Keyes Jr.)

Ken Keyes Jr. - Jr., latine "junior", signifas "la malpli aĝa", naskiĝis la 19-an de januaro 1921 en Atlanta (Georgio), mortis la 20-an de decembro 1995 en Coos Bay (Oregono) - estis verkisto de psikologiaj libroj konsilaj pri persona kresko, docento pri la sama temo kaj la kreinto de la metodo Living Love ("Vivanta Amo"), sistemo de psikologia mem-helpo. Keyes verkis 15 librojn pri temoj persona kresko kaj socia konscio, el kiuj entute distribuiĝis proksimume kvar milionoj da ekzempleroj. Inter esperantistoj li plej konatiĝis pro la libro "La Centa Simio", kiun li en unua anglalingva eldono publikigis en januaro 1982 kaj kiu en esperantlingva traduko publikiĝis en septembro 1984 fare de la Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Nederlando. En la libro li en pseŭdo-ne-serioza formo, sed fakte tute serioza intenco, klarigas kial nuklea armado estas sensencaĵo kaj kiel ĝi estu haltigata per persona engaĝiĝo de laŭeble multaj individuoj.

Ken Keyes
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1921 (1921-01-19)
en Atlanta
Morto 20-an de decembro 1995 (1995-12-20) (74-jara)
en Coos Bay
Mortokialo rena malfunkcio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Duke
Okupo
Okupo verkisto
Information icon.svg
vdr