La Centa Simio (angle: The Hundredth Monkey) estas libro de la usona verkisto de psiĥologiaj konsililoj Ken Keyes, kiun li en la origina anglalingva eldono publikigis en januaro 1982 kaj kiu aperis en esperantlingva traduko, en septembro 1984, fare de Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Nederlando.

La Centa Simio
La Centa Simio
La Centa Simio
Aŭtoro Ken Keyes
Eldonjaro 1984
Urbo Hago
Eldoninto Internacia Esperanto-Instituto
Paĝoj 135
ISBN 2910009670464
vdr

Enhavo redakti

En la libro la aŭtoro en pseŭdo-ne-serioza formo, sed fakte tute serioza intenco, klarigas kial nuklea armado estas sensencaĵo kaj kiel ĝi estu haltigata per persona engaĝiĝo de laŭeble multaj individuoj. Dekomence Ken Keyes rezignis pri ĉia kopirajto, tiel ke la tuta teksta kaj grafika enhavo de la libro libere restu republikigeblaj kaj tradukeblaj al pliaj lingvoj.

Science, biologoj malsamopinie disputis kaj disputas ĉu la aserto popularigita en la libro — ke populacio (ekzemple grupo da simioj) povas draste ŝanĝi la grupan konduton en la momento kiam sufiĉe granda nombro da grupanoj akiris novan konscion pri la konduto — konsideriĝu mito aŭ biologia fakto. Sendepende de tiu biologia disputo pri la tiel nomata "centa-simio-fenomeno", la libro estas pasia pledo kontraŭ nuklea armado, ankaŭ se oni konsideras la libre cititan historion de kondutoŝanĝo de populacio de japanaj makakoj nur fikcia metaforo.

Eksteraj ligiloj redakti