Quévert
Quévert - jen france, prononco [kevɛʁ] , bretone Kever - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 3 966 loĝantoj sur areo de 12,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 318 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Dinan. La teritorio havas komunan limon kun Taden, Aucaleuc, Corseul, Dinan, Trélivan, Léhon kaj Dinan.
Quévert / Kever | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Dinan | ||
INSEE kodo | 22259 [+] | ||
Poŝtkodo | 22100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 966 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 318 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 28′ N, 2° 5′ U (mapo)48.463611111111-2.0872222222222Koordinatoj: 48° 28′ N, 2° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 103 m [+] | ||
Areo | 12,48 km² (1 248 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quévert [+] | |||
Geografio
redaktiQuévert situas nord-okcidente de Dinan, ties najbaro, apartigita per nacia vojo N176.
Historio
redaktiQuévert ekzistis ekde la 12-a jc, kaj ĝi estis kunigita al Corseul poste al Saint-Malo. Kiel la aliaj francaj komunumoj, ĝi elektis sian unuan konsilion en 1790.
La 19-an de aprilo 2000, juna virino, 28-jara, dungito de la restoracio McDonald's de Quévert, estis murdita per bombo, kiu eksplodis sur ŝia laborloko. La atenco estis ĝenerale atribuita al la bretona sendependisma movadaro[1], precipe pro la uzata eksplodaĵo, kiu venis de la stokoj ŝtelitaj en Plévin en septembro 1999. La tri sendependistoj juĝitaj pro tiu atenco estis definitive senkulpigitaj en 2009[2].
Heraldiko
redaktiBlazono | france Taillé : au premier de sinople à la croix pattée alésée d'argent, au second de gueules à la roue dentée d'or : à la cotice en barre d'argent chargée de cinq mouchetures d'hermine de sable brochant sur la partition ; le tout sommé d'un chef d'argent fretté d'azur de huit pièces. esperante Tranĉita laŭ maldekstra balteo : la unua sinopla kun plilarĝigita alezita arĝenta kruco, la dua ruĝa kun ora dentrado, la balteeto arĝenta ŝarĝita per kvin sablaj ermenoj sur la tuto; kun arĝenta kapo lazure plektita per ok pecoj. |
|
---|---|---|
Detaloj |
Lokoj kaj monumentoj
redaktiEdukado kaj kulturo
redakti« Les Mordus de la Pomme » (esperantlingve "la pomŝategantoj") organizas ĉiujare la Fête de la Pomme (esperantlingve "pomfesto") la unuan semajnfinon de novembro. La diversaj metioj ligitaj al kreskigo, ekspluatado kaj vendo de pomoj estas ekspoziciataj. Konkursoj pri prezentado per korboj kaj desegnoj faritaj de la infanoj de la lernejoj de la lando de Dinan estas tiam organizataj.
Sporto
redaktiĈirkaŭaĵo
redaktiQuévert estas konata pro sia "Courtil des Senteurs", rozejo kreita ĉirkaŭ fontano. Tie estas plantitaj kaj bontenataj nuntempaj aŭ maloftaj rozujoj. Okaze de ĉiu naskiĝo de knabino en Quévert, rozujo estas plantita.
Quévert aranĝis temajn piedirajn vojojn, kiaj "Chemin des fleurs" kaj "chemin des Roches" aparte dediĉita al granito.
Referencoj
redakti- ↑ Artikolo pri atenco en Quévert en gazeto "Le Télégramme". Arkivita el la originalo je 2013-06-29. Alirita 2013-10-19 .
- ↑ Artikolo pri neniu nova proceso pri la atenco de Quévert en gazeto "Presse-Océan"
- ↑ Haut-relief : crucifixion (la) à Quévert (22). Alirita la 22-an de julio 2010. .
- ↑ Fonts baptismaŭ à Quévert (22). Alirita la 22-an de julio 2010. .
- ↑ Statuo : Virgulino kun infano en Quévert (22). Alirita la 22-an de julio 2010. .
- ↑ retejo de la hokeklubo Dinan Quévert. Arkivita el la originalo je 2014-12-17. Alirita la 22-an de julio 2010. .