Preĝejo Sankta Anna (Leányfalu)
preĝejo Sankta Anna estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Leányfalu. Ĝi estas la plej malnova publika konstruaĵo de la komunumo.
Paroĥa preĝejo Sankta Anna | ||
---|---|---|
Preĝejo Sankta Anna en Leányfalu - parto de la fasado
| ||
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Leányfalu | |
Geografia situo | 47° 43′ 0″ N, 19° 5′ 13″ O (mapo)47.71675919.086959Koordinatoj: 47° 43′ 0″ N, 19° 5′ 13″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Pest (departemento) | |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto | |
dekanujo | Szentendre | |
Konsekrinto | episkopo de Székesfehérvár Fülöp Steiner | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Antal Hofhauser | |
Konstrustilo | novgotiko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiAntaŭ konstruado de la preĝejo Leányfalu estis nur ekstera parto de Pócsmegyer, sed la katolikoj apartenis al paroĥo de Szigetmonostor, tial ili vizitis preĝan ĉambron trans la Danubo. En 1890 la preĝa ĉambro cindriĝis pro incendio. Estis necese konstrui propran preĝejon en Leányfalu, kiu konstruiĝis en 1898. La katolika grupo memstariĝis en 1937, la paroĥo fondiĝis en 1946. La orgeno estis farita nur en 1987.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola. La turo (kaj same la enirejo) estas videbla en mezo de la fasado. Super la enirejo estas videbla mozaiko, kiu prezentas Sanktan Anna-n, Sanktan Maria-n kaj Jesuon. Interne la ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Anna-n, kiu instruas legi Sanktan Maria-n. Ĉe la ŝtuparejo estas bildo pri Johano Baptisto. Miksa Róth pentris la fenestrajn vitrajn bildojn.
Fontoj
redakti- (hungare kun fotoj)
- (hungare)
- hungare kun foto
- hungare
- (belega globfoto)
- hungare kun malnovaj fotoj Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine