Preĝejo Sankta Antonio (Nemesgulács)
(Alidirektita el Kirko Sankta Antonio (Nemesgulács))
Preĝejo Sankta Antonio el Padovo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Nemesgulács.
Preĝejo Sankta Antonio | |
---|---|
Preĝejo Sankta Antonio en Nemesgulács
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nemesgulács |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Veszprém |
diocezo | Veszprém |
dekanujo | Tapolca |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | ekstere klasikismo, interne malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio Redakti
En tiu vilaĝo jam dum la mezepoko funkciis preĝejo, kiu dum erao de la turkoj ruiniĝis. En 1725 oni renovigis ĝin. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1845 kaj 1850, sed la turo pretiĝis nur en 1853. La orgeno estis farita en 1886. En la korto oni kreis la unuan monumenton pri József Mindszenty en 1989.
Konstruaĵo Redakti
La konstruaĵo situas sola en korto sur monteto. En mezo de la fasado malsupre situas la enirejo, la plej supre la kvadrata turo kun bulba pinto altiĝas. La sanktejo estas plurangula. Sur la ekstera muro memortabuloj pri la mondomilitoj estas videblaj.
Fontoj Redakti
- hungare kun 2 fotoj
- hungare
- hungare[rompita ligilo]