Kispirit (kiŝpirit) estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Devecser. La loknomo signifas laŭvorte: malgranda pirito, tamen estas neniu interrilato kun la erco.

Blazono de Kispirit

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Kispirit situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Marcal troviĝas en la proksimeco. Kispirit preskaŭ kontaktiĝas kun Nagypirit. Devecser troviĝas je 22, Ajka 36, Veszprém (urbo) 60, Budapeŝto je 168 km-oj [1] Arkivigite je 2016-09-18 per la retarkivo Wayback Machine.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1532 en formo Pirit. Tiutempe loĝis tie servutuloj kaj malriĉaj nobeloj.

En Kispirit migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti