Kleinhöflein im Burgenland
Kleinhöflein im Burgenland, kroate Mala Holovajna, hungare Kishöflány [kiŝhoflAnj] estas iama vilaĝeto en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, nun estas ekstera parto de Eisenstadt.
Bazaj informoj redakti
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 223 m
- Loĝantaro: 505
- Telefonprefikso: 02682
- Poŝtkodo: 7000
- Aŭtokodo: E
- 47° 50′ 25″ N 16° 30′ 00″ O / 47.84028 °N, 16.50000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 50′ 25″ N 16° 30′ 00″ O / 47.84028 °N, 16.50000 °O (mapo)
Situo redakti
Kleinhöflein situas ĉe piedo de monto apud Eisenstadt.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1380 en formo "Clanhewlin". En 1529, 1532 kaj en 1683 la turkoj detruis la komunumon. En 1910 vivis en Kishöflány 920 homoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Kismarton, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. Kleinhöflein im Burgenland aliĝis al Eisenstadt en 1970.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika paroĥa preĝejo omaĝe al Sankta Vid el la 15-a jarcento, en 1528 pligrandiĝis, turo alkonstruiĝis proksimume en 1700
- vilaĝdomo (administrejo) el la 17-a jarcento