Klin (distrikto Námestovo)

Ekzistas ankaŭ urbo Klin.

Klin (ankaŭ hungare) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Klin
hungare: Klin
municipo
Panorama vido el monto Grapa
Oficiala nomo: Klin
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Námestovo
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Oravio
Rivero Polhoranka
Situo Klin
 - alteco 630 m s. m.
 - koordinatoj 49° 26′ 08″ N 19° 29′ 43″ O / 49.43556 °N, 19.49528 °O / 49.43556; 19.49528 (mapo)
Areo 12,781 km² (1 278,1 ha)
Loĝantaro 2 186 (31.12.2010)
Denseco 171,04 loĝ./km²
Unua skribmencio 1580
Plej facila aliro al Oravia akvobaraĵo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 029 41
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj NO
NUTS 509728
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Klin (okres Námestovo)
Retpaĝo: www.klin.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Klin etendiĝas laŭ ĉefvojo Pollando-Námestovo. Tiu lasta urbo troviĝas je 4 km.

Historio redakti

Klin estis fondita surbaze de valaĥia rajto fare de Francisko la 1.a Turzo mallonge antaŭ jaro 1567, kiu komisiis loĝigi la teritorion Jakub Kuhút-on el Ústie, kiu alkondukis ĉi tien kvin familiojn (Zelina, Šándor, Kuna, Dendis kaj ŝoltiso Kohút). Kohútidoj akceptis familian nomon Klinovský-anoj. Pro krudaj klimaj kondiĉoj la municipo estis ankoraŭ en la jaro 1593 liberigita de pagado de pagoj. En 1715 240 vilaĝanoj loĝis en 48 domoj, en 1828 822 vilaĝanoj loĝis en 151 domoj. La lernejo ekfunkciis en 1834. En 1890 la oficiala hungara loknomo ŝanĝiĝis al Kelény pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis tie 836 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Námestovo, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Klin 1975 homoj, (1962 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti