Kolačkov (hungare Kalács [kalAĉ], germane Klautsch [klaŭĉ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Kolačkov
hungare: Kalács, germane: Klautsch, rutene: Колачков
municipo
Oficiala nomo: Kolačkov
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Stará Ľubovňa
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Rivero Kolačkovský potok
Situo Kolačkov
 - alteco 758 m s. m.
 - koordinatoj 49° 15′ 48″ N 20° 37′ 42″ O / 49.26333 °N, 20.62833 °O / 49.26333; 20.62833 (mapo)
Areo 8,67 km² (867 ha)
Loĝantaro 1 243 (31.12.2011)
Denseco 143,37 loĝ./km²
Unua skribmencio 1312
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 065 11
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj SL
NUTS 526797
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Kolačkov
Retpaĝo: www.kolackov.ocu.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Kolačkov situas en valo de rojo, fine de sakovojo el Nová Ľubovňa. Stará Ľubovňa troviĝas je 7 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1312 en formo "Calacz". En 1787 502 vilaĝanoj loĝis en 72 domoj, en 1828 923 vilaĝanoj en 127 domoj. En la 19-a jarcento ferofandejo funkciis apud la vilaĝo. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Kolacskó, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kalács 570 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Stará Ľubovňa, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1934 inundo okazis. En 2001 vivis en Kolačkov 1026 homoj, (1022 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti