Val Müstair (komunumaro)
La komunuaro Val Müstair estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Inn/En. Ĝi havis 1608 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas ĝia ununura kaj samnoma komunumo Val Müstair.
Komunumaro Val Müstair | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
![]() | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Inn/En |
Ĉefloko | Val Müstair |
Koordinatoj | 46° 37′ N 10° 27′ O / 46.617 °N, 10.450 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ N 10° 27′ O / 46.617 °N, 10.450 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1608 (2009-12-31) |
Areo | 198,65 km² |
Loĝantardenseco | 8 loĝantoj/km² |
Geografio Redakti
La komunumaro Val Müstair situas sudoriento de Fornopasejo, do sur la suda flanko de la Alpoj. Tra la valo fluas la rivero Ramo, alfluanto de Adiĝo. Ĝi teritorie kongruas kun granda parto de la samnoma valo, al kiu krom la romanĉlingva svisa komunumaro Val Müstair apartenas ankaŭ la germanlingva komunumo Taufers im Münstertal en Italio.
Trafiko Redakti
Tra la komunumaro Val Müstair kondukas la kantonca ĉefvojo n-ro 28 de Zernez tra Fornopasejo al Italio. Per poŝtaŭtolinio trans la pasejo al de Mals im Vinschgau al Zernez la komunumaro estas konektita al la publika transportreto.
Komunumoj de la komunumaro Val Müstair Redakti
La komunumaro Val Müstair konsistas (stato en 2009) el nur unu sola komunumo, nome:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Val Müstair | 1608 | 198,65 | 3847 | |
Totale | 1 | 1608 | 198,65 |
Historio Redakti
La komunumaro Val Müstair estis kreita en la jaro 1851 surbaze de la tiama administracia reformo de Kantono Grizono el la malnova tribunala komunumo. Ĝis la 31-a de decembro 2008 la komunumaro konsistis el 7 komunumoj, nome Tschierv, Fuldera, Lü, Valchava, Santa Maria kaj Müstair. Kun efiko de la 1-a de januaro 2009 la 7 iamaj komunumoj kuniĝis al la nova komunumo Val Müstair. [1]
Notoj kaj referencoj Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Val Müstair – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)