Val Müstair

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Tschierv)

Val Müstair estas komunumo de la komunumaro Val Müstair kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1608 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Val Müstair
Blazono de Val Müstair
Müstair, ĉefloko de Val Müstair
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Komunumaro Val Müstair
Koordinatoj  46° 37′ 0″ N 10° 27′ 0″ O / 46.61667 °N, 10.45000 °O / 46.61667; 10.45000 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 0″ N 10° 27′ 0″ O / 46.61667 °N, 10.45000 °O / 46.61667; 10.45000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1608
Areo 198,65 km²
Alteco 1273 m super marnivelo
Poŝtkodo 7532 Tschierv
7533 Fuldera
7534 Lü
7535 Valchava
7536 Santa Maria
7537 Müstair
Komunumkodo 3847
Mapo de Val Müstair

Geografio redakti

La komunumo Val Müstair situas sudoriento de Fornopasejo, do sur la suda flanko de la Alpoj. Tra la valo fluas la rivero Ramo, alfluanto de Adiĝo. Ĝia teritorio kongruas kun la samnoma komunumaro. La komunumo konsistas el la ses vilaĝoj Tschierv, Fuldera, , Valchava, Santa Maria kaj Müstair. En Müstair, kiu estas la ĉefloko de la komunumo, situas la fama Benediktanina Monaĥejo Sankta Johano, mondaheredaĵo de UNESKO.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Val Müstair limas en nordo al Scuol, en nordoriento al Taufers im Münstertal (Italio), en sudoriento al Stelvio (Italio), en sudo al Bormio (Italio), en sudo okcidento al Valdidentro (Italio), kaj en nordokcidento al Zernez.

Trafiko redakti

Tra Val Müstair kondukas la kantonca ĉefvojo n-ro 28 de Zernez tra Fornopasejo al Italio. Per poŝtaŭtolinio trans la pasejo al de Mals im Vinschgau al Zernez la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La komunumo Val Müstair estis fondita la 1-an de januaro 2009 per kunigo de la ĝis tiam memstaraj komunumoj Tschierv, Fuldera, , Valchava, Santa Maria kaj Müstair. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti