Kon Iĉikaŭa

(Alidirektita el Kon Ichikawa)

Kon IĉikaŭaKon Ichikawa (市川 崑, Ichikawa Kon, 20a de Novembro 1915 – 13a de Februaro 2008) estis japana kin-reĝisoro. Lia verkaro enhavas ampleksan gamon en ĝenroj kaj stiloj, el kontraŭmilitaj filmoj Biruma no tategoto (1956) kaj Nobi (1959), ĝis la dokumenta filmo Tōkyō Orinpikku (1965), kiu ricevis du premiojn BAFTA,[1] kaj la 19a-jarcenta revenĝhistoria dramo Yukinojō Henge (1963). Lia filmo Kagi (La ŝlosilo, 1959) ricevis la Ĵurian Premion en 1960 en la Festivalo de Cannes kune kun L’avventura de Michelangelo Antonioni.[2]

Kon Iĉikaŭa
Persona informo
Naskonomo Uji Yamada
Naskiĝo 20-an de novembro 1915 (1915-11-20)
en Ise, Gubernio Mie
Morto 13-an de februaro 2008 (2008-02-13) (92-jaraĝa)
en Tokio,  Japanio
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Familio
Edz(in)o Natto Wada
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroanimaciisto • filma scenaristo • reĝisoro
TTT
Retejo http://konichikawa.com/
vdr

Li ekkarieris per animacio. Li atingis rekonon en Okcidento dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj per la du kontraŭmilitaj filmoj Biruma no tategoto (1956) kaj Nobi (1959), kaj la teknike mirinda historiepoka Yukinojō Henge (1963) pri aktoro de teatro kabuki.

Inter liaj multaj literaturaj adaptaĵoj estis verkoj de Jun'ichirō Tanizaki ("Kagi"), de Natsume Sōseki ("Kokoro") kaj Mi estas kato (Wagahai wa neko de aru), en kiu kato de instruisto kritikas la raraĵojn de ĉirkaŭaj homoj, kaj de Jukio Miŝima ("Enjo"), en kiu pastro forbruligas sian templon por savi ĝin el spirita korupto.

En 1968, Akira Kurosawa, Keisuke Kinoŝita, Kon Iĉikaŭa kaj Masaki Kobaĝaŝi fondis la grupon de reĝisoroj, Ŝiki no kai-La klubo de la kvar ĉevalistoj, en klopodo krei filmojn por pli junaj generacioj.[3][4]

Notoj redakti

  1. "Film in 1966 | BAFTA Awards". awards.bafta.org. Alirita la 14an de Marto 2021.
  2. "KAGI". Festival de Cannes. Alirita la 14an de Marto 2021.
  3. Kirkup, James (15a de Oktobro, 1996). "Masaki Kobayashi: Obituary". The Independent. Londono.
  4. Hashimoto, Shinobu. (2015) Compound Cinematics: Akira Kurosawa and I. Vertical, Inc. ISBN 9781939130587.