Konfesanto

pastro, kiu aŭskultas konfesojn

Konfesanto, el la latina lingvo: confiteri (konfesi, profesii), estis la honoriga titolo uzita por precize difini tiujn kristanojn kiuj kuraĝe estis publike konfesintaj la kredon en Jesuo Kristo dum la persekutoj kontraŭ la kristanoj en la Romia Imperio kaj estis punitaj per karcero, torturo, ekzilo aŭ per kondamno al la minejoj, restante fidelaj ĝis vivfino.

Etimologio kaj signifo redakti

La vorto confiteri estis enkondukita en la latinan lingvon iniciate de kristanoj. La substantivo devenanta el tiu verbo “konfesanto” estis enkondukita por distingi, kiel supre skribite, tiujn persekutitojn kiuj rezistis ĝis vivofino sed ne suferis martiriĝon. La unua klara pruvo de tiu distingo estis la malkovro de la itala arkeologo De Rossi (Bullettino di archeologia cristiana, 1864 p. 30) en epitafo en kiu estas enskribte: A Domino coronati sunt beati confessores comites martyrum Aurelius Diogenes confessor et Valeria Felicissima vivi in Deo fecerunt (la benataj konfesantoj, kunuloj de la martiroj, estis kronitaj de Dio. Aurelius Diogenes, konfesanto, kaj Valeria Felicissima starigis tiun monumentum dum sia vivo).

La unua uzanto, inter la verkistoj, de tiu termino estis Cipriano (Epistoloj XXXVII): Is demum confessor illustris et verus est de quo post-modum non erubescit Ecclesia sed gloriatur (vere, pri tiu eminenta konfesanto, la Eklezio ne hontas, sed fieras). En tiu pasaĵo li eksplikas ke la titolon de konfesanto oni ne meritis per la sufero pro la kredo, sed per la persisto en ĝi ĝis vivfino. La kristanaj verkistoj, krome, utiligis tiun terminon nur laŭ tiu senco, kiel videblas en la (Carmen, XVII), de Sidonius Apollinaris kiu verkis: Sed confessorem virtutum signa sequuntur (sed signoj de la virtoj sekvas la konfesanton). Uzon similan faras Lucio Cecilio Firmiano Laktancio, De mortibus persecutorum, XXXV; Sankta Hieronimo, Epistoloj LXXXII, 7; Prudencio, Peristephanon, 55, ktp.

Sinsekva signifo redakti

Post la duono de la 4-a jarcento la vorto “konfesanto” estis profitita por indiki tiujn homojn provizitajn per eksterordinaraj virtoj kaj saĝo kiuj konfesis la kristanan kredon antaŭ la mondo pere de la praktiko de heroaj virtoj, pere de iliaj verkoj kaj predikado. Pro tio ili komenciĝis esti objekto de honorado, kaj estis starigitaj, por ilin honori, kapeloj (martyria), afero kiu en la antaŭaj jarcentoj estis rezervita nur al martiroj. En la Orienta Eklezio la unuaj konfesantoj kiuj ricevis publikan kulton estis la abatoj Sankta Antonio, Sankta Ilario kaj Sankta Filogono, kaj Sankta Atanazio. En Okcidento papo Silvestro estis tiumaniere honorita ankaŭ antaŭ ol Marteno de Tours, kiel oni povas dedukti el la kalendaro uzita jam en la tempo de papo Libero (352 -355).

Nuna signifo redakti

De kiam la romaj papoj rezervis al si la definitivan decidon rilate la deklaron de beatigo kaj de kanonizo, la titolo de konfesanto estas atribuata nur al tiuj homoj kiuj distingiĝis pro iliaj heroaj virtoj kaj al kiuj (Dio) allasis la donon de la mirakloj; tiam la konfesanto estas proponita al la fideluloj kiel honorendan personon.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Katolikaj enciklopedioj: