Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj

La Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Human Rights Council, UNHRC) estas ekde 2006 la ĉefa interregistara korpo de la Unuiĝintaj Nacioj, pri ĉiuj aferoj rilatantaj al homaj rajtoj.

Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj
konsilio • organization established by the United Nations
Komenco 15-a de marto 2006 vd
Antaŭe Komitato pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj vd
Sidejo Ĝenevo
Agareo

civitanaj rajtoj
Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj

Filioj Working Group on Discrimination Against Women and Girls vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La ĉambro de homaj rajtoj kaj alianco de civilizacioj estas la kunvenejo de la konsilio pri homaj rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj, en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo.

La ĉefsidejo de la Konsilio estas en Ĝenevo, Svislando. Ĝia sekretariejo estas provizita per la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj.

La Ĝenerala asembleo povas suspendi la rajtojn kaj privilegiojn de ajna konsilio- membro, kiu persiste faris krudajn kaj sistemajn malobservojn de homaj rajtoj dum la daŭro de sia membreco. La proceso por tia suspendo postulas la plimulton de la du-trionoj el la tut-voĉdonoj de la Ĝenerala asembleo[1]. Fakte la rezolucio stariganta la membrecon asertas ke: "kiam elektante membrojn de la Konsilio, membroŝtatoj konsideras la kontribuon de kandidatoj por la promocio kaj protekto de homaj rajtoj kaj ilian memvolajn promesojn kaj devontigojn streĉi al ĉitiujn", kaj ke: "membroj elektitaj al la Konsilio konfirmos la plej altajn normojn en la promocio kaj protekto de homaj rajtoj".

Membroj redakti

La membroj de la Konsilioj estas 47 ŝtatoj elektitaj de la Ĝenerala asembleo per la absoluta plimulto por 3-jara daŭro, kaj ne tuj reelektiteblaj post du sinsekvaj mandatoj, ĉikaze ili devas atendi minimume ses jarojn antaŭ prezenti novan membrecon.

Prezidantoj redakti

Periodo Nomo Lando
19-a de junio 2006 - 18-a de junio 2007 Luis Alfonso de Alba   Meksiko
19-a de junio 2007 - 18-a de junio 2008 Doru Romulus Costea   Rumanio
19-a de junio 2008 - 18-a de junio 2009 Martin Ihoeghian Uhomoibhi   Niĝerio
19-a de junio 2009 - 18-a de junio 2010 Alex Van Meeuwen   Belgio
19-a de junio 2010 - 18-a de junio 2011 Sihasak Phuangketkeow   Tajlando
19-a de junio 2011 - 18-a de junio 2012 Laura Dupuy Lasserre   Urugvajo
1-a de januaro 2013 - 31-a de decembro 2013 Remigiusz Achilles Henczel   Pollando
1-a de januaro 2014 - 31-a de decembro 2014 Baudelaire Ndong Ella   Gabono
1-a de januaro 2015 - 31-a de decembro 2015 Joachim Rücker   Germanio
1-a de januaro 2016 - 31-a de decembro 2016 Choi Kyong-lim   Sud-Koreio

Membroj elektitaj aŭ re-elektitaj por la periodo 2017-2019 redakti

La memboj elektitaj por la periodo 2017-2019 estas la jenaj ŝtatoj[2] :

Pridiskutado redakti

En 2015, Sauda Arabio kampanjis ĉe la Konsilio de la azia grupo de homrajtoj por iĝi ĝia reprezentanto kaj sukcesis pri tio[3]. Sekve, en septembro 2015, Sauda Arabio aliris la estron de la diplomataro dediĉita al la UN-homrajtoj, pro la regulo de turniĝanta estro inter ĝiaj kvin membroj; tiu estraro devas elekti la ekspertojn por observi kaj raporti pri la malrespektado de homrajtoj. Tiu estreco estis forte kritikita de diversaj asocioj batalante por homrajtoj, ili denuncis la traktadon kiun Sauda Arabio suferigas al virinoj, malplimultoj kaj disidentoj[4],[5],[6].

Referencoj redakti