Konverta terapio

psikologia aŭ religia klopodo kuraci seksajn kaj seksecajn minoritatojn

Konverta terapioripara terapio estas psikologia kuracado aŭ spirita konsilado designita por ŝanĝi ies seksan orientiĝon de nealiseksema (ekzemple samseksema, ambaŭseksema, neniuseksema) al aliseksema, aŭ por ŝanĝi transgenrulon al cisgenrulo. Oni vaste kritikis ĉiajn tiajn terapiojn kiel formon de pseŭdoscienco. Medicinaj, sciencaj, kaj registaraj organizaĵoj en Usono kaj Britio esprimis zorgon pri konvertaj terapioj kaj konsideras ilin eventuale malutilaj.

Jura stato de konvertaj terapioj tutmonde (malaktualaj), malhelbluaj - landoj, kiuj malpermesas konvertajn terapiojn bazitajn sur seksa orientiĝo kaj seksa identeco en siaj teritorioj, helblua - fakta malpermeso de konvertaj traktadoj, turkiso - malpermesoj sekvantaj ĉiun kazon laŭ siaj propraj meritoj, flava - malpermeso de konvertaj traktadoj atendante aprobon aŭ proponitajn, grizajn - neniu malpermeso de konvertaj traktadoj

La Usona Psikiatria Asocio kontraŭstaras psikiatrian kuracadon "bazita je la supozo, ke samseksemo per si mem estas psika obstrukco aŭ je la aprioria supozo, ke paciento ŝanĝu sian... samsekseman orientiĝon" kaj priskribas kuracistajn klopodojn ŝanĝi seksan orientiĝon kiel neetikaj. Ĝi ankaŭ diras, ke debatoj pri la integrado de gejaj kaj lesbaj personoj obskuris sciencon "per demandado pri la motivoj kaj eĉ la karakteroj de individuoj ambaŭflanke de la afero" kaj ke la antaŭenigo de konverta terapio povas damaĝi la socion per disvastigo de nesciencaj vidpunktoj pri seksa orientiĝo. Usona Kirurga Generalo David Satcher en 2001 eldonis raporton en 2001, dirante ke "ne ekzistas iu ajn scienca evidentaĵo, ke seksa orientiĝo povas esti ŝanĝita."

La plej konataj porparolantoj de konverta terapio tendencas esti fundamentismaj kristanaj grupoj kaj similaj organizoj, kiuj uzas religian motivigon por la terapio. La ĉefa organizo, kiu porparolas laikajn formojn de konverta terapio, estas la Nacia Asocio por la Enketo kaj Terapio de Samseksemo (NARTH), kiu ofte partneras kun religiaj grupoj.

En 2015 fermiĝis Kanada kliniko por transgenruloj, CAMH CYF Gender Identity Clinic, por agordiĝi kun modernaj medicinaj praktikoj. Resumo de la decido diris, ke por laŭi la modernan medicinan opinion pri transgenreco, oni ne klopodu malpliigi seksodiversecon aŭ konvinki infanojn, ke ilia koncepto pri sia sekso estas malprava. Anstataŭe oni kuraĝigu infanojn trovi sian propran identon, eduku ilin kaj iliajn gepatrojn pri la disponataj opcioj, kaj ne permesu gepatrojn fari unuflankan decidon, ĉar tiaj decidoj povas endanĝerigi la psikan sanon de la infano.[1]

La sinmortigo de transgenra knabino Leelah Alcorn post ricevo de kristanisma konverta terapio en klopodo igi ŝin cisgenra kondukis multajn usonajn urbojn kaj ŝtatojn al malpermeso de konverta terapio. Oni tie debatas la aferon ankaŭ je federacia nivelo, kaj Barack Obama subtenas ĝian plenan malpermeson.

Referencoj redakti