Kopimismo

Misianta Kopimisma Eklezio (svede Det Missionerande Kopimistsamfundet) estas sveda registrita religia asocio kiu misias kopimismon (mallongigo de "kopiu min" aŭ angle "copy me"). Tiu eklezio asertas ke kopimismo estas religio kies kredo estas ke kopiado kaj distribuado de informoj konsidereblas ago sankta, do sakramento.[1]

La Kopimi-simbolo
Ctrl-C, Ctrl-V

La eklezion fondis printempe en jaro 2011 tiam 19-jara filozofia studisto Isak Gerson, kiu estas misiestro kaj plej alta spirita kondukanto de tiu eklezio. Krome li aktivas en sveda politika junulara organizo Ung Pirat ("Juna Pirato", kie la vorto piratado rilatas al malobservo de kopirajtoj interrete) kaj provas kombini tiujn ideologiojn.[2] Kvankam reprezentantoj opinias ke kopimismo estas religio, la retejo de tiu organizo mencias neniom pri supernaturaj fenomenoj aŭ dioj, sed la organizo misias kaj asertas ke ĝi ofertas zorgadon por animoj,[3] uzas na CTRL+C kaj CTRL+V kiel sanktaj simboloj, kaj celas, laŭ sia estrara prezidanto Gustav Nipe (ankaŭ federacia prezidanto de Ung Pirat) ekzerci rajton geedzigi kaj peti normalajn ŝtatajn subvenciojn.[4]

Registrigo de la eklezio redakti

La movado Ctrl-C, Ctrl-V en jaro 2011 petis klasifikiĝi kiel kongregacio. Tiun peton unue per neo respondis Kammarkollegiet ("Kamera Kolegio", sveda ŝtata aŭtoritato pri tiaj aferoj, aprile en 2011 pro tio ke la kopimisma eklezio ne aranĝas diservojn. Kompletigajn informojn pri "kopiakting", tio estas dosierinterŝanĝo kiujn kopimistoj rigardas kiel klasifikeblaj kiel diservoj, endonis la petantoj, sed la peto denove ricevis neon julie en sama jaro.[5] Decembre 2011 permesis Kamera Kolegio al Misianta Kopimisma Eklezio registriĝi kiel religia eklezio.[6]

Argumentoj por registrigo redakti

Kopimismanoj asertas ke sub protekto de religio eblas fari aferojn kiuj normale ne estas permesataj. Reprezentanto de Kamera Kolegio respondis ke ĉiuj, senrigarde je religio, devas obei leĝojn, sed fakte konstateblas ke:

  • Kristanan pastron Åke Green, kiu dum sia prediko atakis samseksemon, loka tribunalo kondamnis pri instigo kontraŭ popolgrupo en jaro 2004. Tiu krimo alilande nomiĝas malamparolo (angle Hate speech, france Discours de haine). Poste en plej supera tribunalo oni malkrimigis lin juĝante ke en kadro de religia servo li rajtis libere paroli.
  • Laŭ leĝo mutiligo de homo estas malpermesata. Tamen en Svedajo oni rajtas mutiligi, eĉ per helpo de ŝtate pagata ĥirurgo, sendefendan knabeton se sin kaj lin oni nomas islamano aŭ judo.

Do, per sama logiko, kopimismanoj insistas ke ankaŭ kontraŭkopirajta kopiado devas esti permesata al kopimismano ĉar temas pri observo de religia devo.

Kopiado estas sankta ĉar la tuta vivo kaj evolucio funkcias per kopiado. Genetike ĉiu homo, ĉiu besto kaj ĉiu planto estas remiksa kopio de siaj gepatroj. Bakterioj kaj eŭkariotaj korpaj ĉeloj (cutoj) multiĝas per kopiado kaj divido.

Kritiko kaj amaskomunikila atento redakti

La eklezion kaj la decidon pri registrigo ŝerce menciis blogoj kaj kronikoj tutmonde. Redaktestra blogo de Stokholma konservativa gazeto Svenska Dagbladets konstatas ke intenco de la membroj estas uzi protekton pro religia libereco por preterpasi svedajn leĝojn kontraŭ pirata (tio estas kontraŭkopirajta) kopiado, kaj opinias ke tio montras mankojn en kompreno pri celoj de religia libereco.[7] Angla kanalo BBC News priskribas ĉi celon kiel forturnita de realo, kaj ke ĝi ne respegulas la svedan juran sistemon.[8][9] Televida debatisto kaj programestro Siewert Öholm priskribas la eklezion kiel enpraktika ŝerco kaj opinias ke Kamera Kolegio "tretis sur la plej baza fundamento de religia libereco, nome la rajton teni ion je sankta".[10][11]

Usona gazeto The New Yorker priskribas kiel la eklezio ekestis kaj opinias ke ĝin, same kiel ekzemple Rastafarian religion, inspiris kaj formis politika demando. Plej grava celo de la eklezio, eldirite, estas formi kaj krei atenton pri protestoj kontraŭ la reguloj pri kopirajto.[12]

Ligoj al politika movado redakti

La eklezio havas, kiel supre kompreneblas, ligojn al Ung Pirat, la junulara organizo de sveda politika partio Piratpartiet. Ili havas saman poŝtan adreson, afero kiun la spirita gvidanto Isak Gerson nomas je "praktikaĵo" kiu devenas el la fakto ke li mem uzis ĝin por sia privata poŝto. La fondinto de Pirata Partio, Rick Falkvinge, kaj ĝia partiestro, Anna Troberg, jam frue blogis pri la gazetara komuniko de la eklezio.[13] Anna Troberg nomas la eklezion "interesa fenomeno", sed observigas ke ŝi ne celas membriĝi en la eklezio, ĉar ŝi estas agnostikulo.[14][15]

Referencoj (precipe en la sveda lingvo) redakti

  1. Kopimistsamfundet: Vår värdegrund (Nia valorara bazo)
  2. Varför en kristen ska rösta på piratpartiet (Kial kristano voĉdonu por Pirata Partio)
  3. Kopimistsamfundet: Vår värdegrund (Nia valorara bazo)
  4. Varför en kristen ska rösta på piratpartiet (Kial kristano voĉdonu por Pirata Partio)
  5. ^ ”Kopimistsamfundets värdegrund” (Valorara bazo de Kopimisma Eklezio). Kopimistsamfundet. Läst 5a januaro 2012.
  6. Om samfundet, blogg av Gustav Nipe, styrelseordförande för samfundet, och förbundsordförande i Ung pirat. (Pri la eklezio, blogo de ĝia estrara prezidanto)
  7. UNT - Piratpartiet får inte starta församling (Pirata partio ne rajtas komencigo kongregacion. Gazeta artikolo)
  8. Kopimistsamfundet
  9. ^ Sweden recognises new file-sharing religion Kopimism (Svedajo rekonas novan dosierondividan religion kopimismon) BBC Tech News 2012-01-12.
  10. Optimistiska kopimister (Optimismaj kopimistoj) Svenska Dagbladet (SvD) 2012-01-04.
  11. Öholm, Siewert. Uppenbart idiotiskt att godkänna nätaktivism som religion (Evidenta idiotaĵo estas akcepti retaktivismon als religio), Newsmill 2012-01-08
  12. ^ The New Yorker, The First Church of Pirate Bay (Unua Eklezio de (retejo) Pirata Golfo), 12-a januare 2012. Legita 13-an de januaro 2012.
  13. ^ Google Plus: Fråga till Isak Gerson (Demando al Isak Gerson)
  14. Anna Troberg (10 januare 2012). ”Andras ilska är ett ypperligt tillfälle att själv bygga förtroende” (Kolero de aliaj estas bonega okazo mem konstrui fidon). Arkivigite je 2012-01-13 per la retarkivo Wayback Machine. Legita 10-an de januaro 2012.
  15. Anna Troberg (4 januari 2012). ”När fan blir gammal blir han religiös” (Kiom Diablo maljuniĝas li fariĝas religiema (sveda proverbo)). Arkivigite je 2012-01-08 per la retarkivo Wayback Machine. Legita 10-an de januaro 2012.

Eksteraj ligiloj redakti