Kosenco

komunumo de Italio

Kosenco (itale Cosenza) estas urba komunumo en la regiono Kalabrio de suda Italio. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma provinco Kosenco, kaj situas ĉe la kunfluejo de riveroj Crati kaj Busento.

ISO
Kosenco
Kosenco
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Kalabrio
Provinco CS Kosenco
Geografia situo 39° 18′ N, 16° 15′ O (mapo)39.316.25Koordinatoj: 39° 18′ N, 16° 15′ O (mapo)
Alto super marnivelo 238 m
Areo 37 km²
Loĝantaro 63 760 (2023)
Loĝdenso 1684 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Donnici, Porta Piana
Najbaraj komunumoj Aprigliano, Casole Bruzio, Castrolibero, Dipignano, Mendicino, Paterno Calabro, Pedace, Piane Crati, Pietrafitta, Rende, Rovito, Trenta, Zumpano
Patrono Madono de Pilerio
Festa tago 12-a de februaro
Nomo de loĝantoj cosentini
Poŝtkodo 87100
Imposta kodo D086
Kodo laŭ ISTAT 078045
Telefona prefikso 0984
Retpaĝo Oficiala retejo
Kosenco (Italio)
Kosenco (Italio)
DEC
Kosenco
Kosenco
Situo de Kosenco
vdr

Geografio redakti

Kosenco (same kiel Romo kaj aliaj urboj) situas sur sep montetoj. Rivero Busento, tie ĉi enfluanta riveron Crati, disigas la modernan urboparton sur sia maldekstra bordo de la pitoreska malnova urbo, dekstre; tiu ĉi lasta urboparto en la lastaj jardekoj reakiris novan vivon. La tri montetoj Pancrazio, Guarassano kaj Torrevetere, maldekstre de Crati, portas multajn domojn, malpli estas sur Gramazio, Triglio, Mussana kaj Veneri.

Ĉirkaŭ la urbo etendiĝas altebenaĵo Sila.

 
la historia centro

Historio redakti

La urbo ekestis en la 4-a jarcento a. K. verŝajne pro sia strategia situo; ĝin fondis la tribo de la brutio (latine Bruttii). Dum la romia regado ĝi estis stacio sur la romia vojo ab Regio ad Capuam (de Reggio di Calabria al Capua), konata ankaŭ kiel Via Popilia kaj Via Annia.

Onidire en 412 en la fluejo de rivero Busento estis entombigita la gota reĝo Alariko, en plena armaĵo, kun sia ĉevalo kaj siaj trezoroj.

Dum la regado orient-romia la urbo estas konata kiel Constantia. Poste Ĝi estis regata de la normanoj kaj de la Sankta Romia Imperio, kies imperiestro Frederiko la 2-a finkonstruis kaj konsekreigis ĝian katedralon. La intiman ligon de Frederiko al la urbo montras lia intenco, ke la kadavro de lia filo Henriko la 7-a ripozu en ĝia katedralo.

La urbo dum sia historio suferis plurajn tertremojn, kiuj parte detruis ĝiajn konstruaĵojn.

Famuloj redakti