Kráľová pri Senci
Kráľová pri Senci, hungare Királyfa [kirAjfa], germane Königs-Eiden estas unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Senec.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 20 km²
- Supermara alteco: 124 m
- Loĝantaro: 1440
- Poŝtkodo: 900 50
- Aŭtokodo: SC
- Telefonprefikso: 02
Situo redakti
Kráľová pri Senci situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ rojo. Senec troviĝas 4 km-ojn.
Historio redakti
Komence germanaj gentoj, en la 6-a jarcento slavoj vivis tie. Dum la Grandmoravia Regno la komunumo apartenis al la gravaj lokoj. Vilaĝo Körmösd estis unue menciita en la jaro 1245 laŭ tiama hungara ortografio "Kermesd", Királyfa en 1335 en latina formo "Villa Regia". La turkoj bruldetruis Királyfa-n en 1663. germanoj alvenis. En 1715 impona kastelo konstruiĝis fare de familio Pálffy [pAlfi]. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Senc, poste al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1945 la najbara vilaĝo aliĝis al Kráľová pri Senci.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Johano Baptisto de 1738
- romkatolika preĝejo omaĝe al Koro de Jesuo de 1898 en iama vilaĝo Körmösd
- kapelo, ankaŭ pilgrimloko
- baroka ŝtona ponto el la 18-a jarcento, en 1904 trakonstruiĝis
- sonorilostablo de 1924 en vilaĝparto Királyfa
- muzeo pri vinkulturo de 1975
- termala fonto 52 °C-a
Eksteraj ligiloj redakti
Fonto redakti
- hungara Vikipedio