Krásna Lúka (hungare Széprét [sEprEt], germane Schönwies im Scharosch) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Krásna Lúka
hungare: Széprét, germane: Schönwies im Scharosch
municipo
Vido al Krásna Lúka
Oficiala nomo: Krásna Lúka
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Sabinov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Montaro Levočské vrchy
Rivero Kučmanovský potok
Situo Krásna Lúka
 - alteco 555 m s. m.
 - koordinatoj 49° 11′ 36″ N 20° 49′ 22″ O / 49.19333 °N, 20.82278 °O / 49.19333; 20.82278 (mapo)
Areo 10,35 km² (1 035 ha)
Loĝantaro 752 (31.12.2011)
Denseco 72,66 loĝ./km²
Unua skribmencio 1329
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 082 73
Telefona antaŭkodo +421-51
Aŭtokodoj SB
NUTS 524671
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Krásna Lúka
Retpaĝo: www.krasnaluka.ocu.sk
Portalo pri Slovakio
Vido al Krásna Lúka

Situo redakti

Krásna Lúka situas en valo, laŭ traira flankovojo. Sabinov troviĝas je 24, Prešov je 40 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1329 en formo "Sonwyz". La unuaj loĝantoj estis saksoj. En 1600 oni komputis tie 24 domojn. En 1787 397 vilaĝanoj loĝis en 59 domoj, en 1828 474 vilaĝanoj en 60 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Schönviz, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Széprét 461 homoj, (slovakoj en majoritato, germanoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Lipany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post 1945 la germanoj deportiĝis. En 2001 vivis en Krásna Lúka 718 homoj, (713 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti