Krásnohorská Dlhá Lúka

Krásnohorská Dlhá Lúka, hungare Várhosszúrét (vArhosUrEt), germane Lange Wiese estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava. Ĝis 1899 la oficial hungara nomo estis la tre longa Krasznahorka-Hosszúrét. Lange Wiese, dlhá lúka kaj hosszú rét signifas: longa herbejo.

Krásnohorská Dlhá Lúka situas en la plej griza regiono
Preĝejo de Krásnohorská Dlhá Lúka

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Krásnohorská Dlhá Lúka ĉe montoj 610 kaj 660 m-ojn altaj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Košice-Rožňava. La lasta urbo troviĝas 6 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1338. En 1910 loĝis en Várhosszúrét 592 da homoj, (590 hungaroj, po 1 slovako kaj germano). Ĝis Traktato de Trianon Várhosszúrét apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj. En 2001 loĝis en Krásnohorská Dlhá Lúka 702 da homoj, (616 hungaroj, 84 slovakoj, unusola ĉeĥo). Vilaĝservoj estas biblioteko kaj futbalejo.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelkomunumoj redakti