Krňany
Krňany estas municipo troviĝanta en Ĉeĥio, en Mezbohemia regiono, en distrikto Benešov sur montodorso inter kuniĝanta Vultavo kaj Sázava, prosimume 30 kilometrojn sude de Prago. Vivas ĉi tie 495 loĝantoj (2023). Al la municipo apartenas krom la vilaĝo Krňany ankoraŭ vilaĝoj Teletín kaj Třebsín, samkiel ankaŭ vico da malpli grandaj domaroj kaj solejoj, el kiuj rekte al Krňany apartenas Hubičkův Luh, Slapnice, Suchá Louka kaj Šejtovka, kies norda parto apartenas en katastron de Hostěradice, do al la municipo Kamenný Přívoz. La ceteraj domaroj kaj solejoj apartenas aŭ al Třebsín (Závist kaj Norbertinka), aŭ al Teletín (Chlístov, Bučina kaj Marš).
Krňany | |||
municipo | |||
Ŝoseo en Krňany
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Krňany | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Benešov | ||
Administra municipo | Týnec nad Sázavou | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Beneŝova montetaro | ||
Situo | Krňany | ||
- alteco | 360 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 50′ 42″ N 14° 28′ 39″ O / 49.84500 °N, 14.47750 °O (mapo) | ||
Areo | 12,24 km² (1 224 ha) | ||
Loĝantaro | 495 (2023) | ||
Denseco | 40,44 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1061 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 257 44 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ0201 | ||
NUTS 5 | CZ0201 529974 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Krňany | |||
Retpaĝo: www.krnany.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
En distanco 18 km sudoriente situas urbo Benešov, 21 km sude urbo Sedlčany, 22 km nordoriente urbo Říčany kaj 22 km okcidente urbo Dobříš.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hradištko (distrikto Prago-okcidento), Vysoký Újezd, Lešany, Netvořice, Rabyně, Kamenný Přívoz, Jílové u Prahy kaj Štěchovice.
Historio redakti
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1061.
Dum la dua mondmilito la vilaĝo fariĝis konsisto de soldata ekzercejo de Armiloj SS Benešov kaj ĝiaj loĝantoj devis la 15-an de septembro 1942 forloĝiĝi.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 706 |
1880 | 797 |
1890 | 861 |
1900 | 813 |
1910 | 843 |
1921 | 778 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 757 |
1950 | 552 |
1961 | 562 |
1970 | 441 |
1980 | 397 |
1991 | 335 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 328 |
2014 | 391 |
2016 | 402 |
2017 | 421 |
2018 | 429 |
2019 | 438 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 454 |
2021 | 529 |
2022 | 480 |
2023 | 495 |
Pluaj fotoj redakti
-
Domoj en Krňany
-
Municipa ofico
-
Kapelo en Krňany