La Krispa tinamo (Crypturellus undulatus) estas specio de surgrunda birdo troviĝanta en ampleksa gamo de arbaraj habitatoj en orienta kaj norda Sudameriko.[3][4]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krispa tinamo
Krispa tinamo, C. undulatus vermiculatus
Krispa tinamo, C. undulatus vermiculatus

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. undulatus
Crypturellus undulatus
(Temminck, 1815)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

C. u. undulatus (Temminck, 1815)[2]
C. u. manapiare Phelps & Phelps, 1952[2]
C. u. simplex (Salvadori, 1895)[2]
C. u. adspersus (Temminck, 1815)[2]
C. u. yapura (Spix, 1825)[2]
C. u. vermiculatus (Temminck, 1815)[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Etimologio redakti

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[5] La specinomo undulatus originis el la latina vorto por ondeca, kaj aludas al la ondeca bildo de ties plumaro.

Taksonomio redakti

La Tepuia tinamo estas monotipa specio.[3] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[6]

Subspecioj redakti

Tamen la precizaj distribulimoj de kelkaj subspecioj estas neklaraj. Notinde la populacio inter la riveroj Madeira kaj Purús (inter ĝenerale registritaj teritorioj de C. u. adspersus kaj C. u. yapura), kaj la populacio inter la Tapajós kaj la rivero Araguaia (inter ĝenerale registritaj teritorioj de C. u. adspersus kaj C. u. vermiculatus) ŝajne ne estis atribuita al subspecio.[3][7]

Aspekto redakti

La Krispa tinamo estas proksimume 28 al 30 cm longa,[11] kaj pezas ĉirkaŭ 300 g.[7] Depende el la subspecio, ĝi estas ĝenerale bruneca kun grizaj nuancoj je variaj etendoj, kaj havas fortan nigran striecon al svaga vermikula bildo en dorso kaj kolo (ekzemple, dum C. u. undulatus estas relative tre bruna kaj tre strieca, C. u. yapura estas pli malhela, pli griznuanca kaj havas nur svagan vermikulecon).[4][10] Ĝi havas blankecan gorĝon, kaj la resto de ties subaj partoj estas olivecgriza al sablokolora kun malhela vermikularo en ties pli subaj flankoj kaj subpugo. Ties beko estas nigra supre kaj griza sube.[8] La kruroj kaj piedoj estas grizaj, senkolore flavecaj aŭ verdecaj.[4][8][12]

Kutimaro redakti

La nesto de la Krispa tinamo konsistas el depresio surgrunda, kie la ino demetas ĉirkaŭ tri brilaj vinruĝece rozkolorajn aŭ helgrizajn ovojn.[10][12] La kovoperiodo estas 17 tagoj en kaptiveco.[13] Ĝi manĝas malgrandajn fruktojn, semojn kaj insektojn.[13]

Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Krispa tinamo estas sekretema, kaj pli ofte aŭdata ol vidata. La kanto, komune elsendata dumtage, konsistas el profunda, tri- aŭ kvar-nota fajfo, kiu estis priskribita per la onomatopeo com-pra pan ("aĉetu panon" en hispana)[10]Eu sou jaó ("mi estas Krispa tinamo" en portugala).[12]

Habitato redakti

La Krispa tinamo loĝas je altitudoj de ĝis 900 m. Ĝi loĝas en ampleksa gamo de arbaraj habitatoj, game el densa, humida amazoniaj arbaroj, al sekaj, relative malfermaj savanaj arbaroj.[7] Kvankam plej el la teritorio de la Krispa tinamo estas en la Amazona Baseno, gravaj partoj estas en pli sekaj habitatoj kiaj la cerado (plej el la teritorio de C. u. vermiculatus estas en la regiono cerrado).[3][7] Kvankam ĝenerale konsiderataj loĝantoj, surloke okazas malgrandaj sezonaj movoj inter habitatoj.[10]

Konservado redakti

Kvankam tre ĉasata en kelkaj regionoj, la Krispa tinamo restas komuna en plej partoj de ties teritorio.[8][7] La IUCN klasigis ĝin kiel Malplej Zorgiga,[14] kaj ties loĝteritorio estis ĉirkaŭkalkulita je 8,600,000 km².[15]

Notoj redakti

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Brands, 2008
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 Clements, 2007
  4. 4,0 4,1 4,2 Mata, Erize & Rumboll, 2006
  5. Gotch, A. F. (1995)
  6. Davies, S. J. J. F. (2003)
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 7,7 Davies, 2002
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Hilty, 2003
  9. 9,0 9,1 Restall, Rodner & Lentino, 2006
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 Schulenberg et al., 2006
  11. Harrison, C. (1993)
  12. 12,0 12,1 12,2 Sick, 1993
  13. 13,0 13,1 Cabot, 1992
  14. BirdLife International (2012). Crypturellus undulatusInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  15. BirdLife International, 2008a

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2008a). "Undulated Tinamou – BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 9 Februaro 2009.
  • Brands, Sheila (14 August 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus undulatus". Project: The Taxonomicon. Konsultita 9 Februaro 2009.
  • Cabot, J. (1992). J., de Hoyo; A., Elliott; J., Sargatal, eds. Handbook of the Birds of the World. 1 Ostrich to Ducks. Barcelona: Lynx Edicions. p. 129. ISBN 84-87334-10-5.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S. J. J. F. (2002). Ratites and Tinamous. New York: Oxford University Press. pp. 106–109. ISBN 0-19-854996-2.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Harrison, Colin; Greensmith, Alan (1993). "Non-Passerines". In Bunting, Edward. Birds of the World (First ed.). New York, NY: Dorling Kindersley. p. 43. ISBN 1-56458-295-7.
  • Hilty, S. L. (2003). Birds of Venezuela. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. p. 183. ISBN 0-691-09250-8.
  • Mata, J. R. J.; Erize, F.; Rumboll, M. (2006). Birds of South America – Non-Passerines. London: Harper Collins. p. 56. ISBN 0-00-715084-9.
  • Restall, R.; Rodner, C.; Lentino, M. (2006). Birds of Northern South America, Vol. 1. London: Christopher Helm. p. 30. ISBN 0-7136-7242-0.
  • Schulenberg, T. S.; Stotz, D. F.; Lane, D. F.; O'Neill, J.P.; Parker III, T. A. (2007). Birds of Peru. London: Christopher Helm. p. 32. ISBN 978-0-7136-8673-9.
  • Sick, H. (1993). Birds in Brazil – A Natural History. Chichester, West Sussex: Princeton University Press. p. 103. ISBN 0-691-08569-2.

Eksteraj ligiloj redakti