Kristinestad

komunumo en Finnlando

Kristinestad (jen svede, finne Kristiinankaupunki) estas urbo kaj komunumo en okcidenta marbordo de Finnlando. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 6 242 loĝantoj sur areo de 683 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km². Ĝi apartenas al la provinco Ostrobotnio de Finnlando, kaj ĝis la jaro 2009 ankaŭ estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. La komunumo estas dulingva kaj havas svedlingvan plimulton. La urbo estas fondita en 1649 kaj ĝi ricevis sian nomon (Kristina urbo) de sveda reĝino Kristina.

Kristinestad · Kristiinankaupunki

Blazono de Kristiinankaupunki

Situo de Kristiinankaupunki

Blazono Situo
urbetokomunumourbo
www.kristinestad.fi
Gubernio Okcidenta Finnlando
Provinco Ostrobotnio
Fondita 1649
Areo 136,9 km²
Loĝantaro 6 242 (2022)
Finnlingvaj 41,7%
Svedlingvaj 57,1%
vdr

Evoluo de la loĝantaro redakti

La urbo restis malgranda dum longa tempo kaj ĝia loĝantaro praktike ne kreskis. En 1973 tri najbaraj komunumoj Lapfjärden, Sideby kaj Tjöck estis ligitaj al ĝi kaj la loĝantaro kreskis ĝis 9 000, sed la nombro malkreskis pli poste. La kunligo de kamparanaj regionoj, kiuj estas plejparte svedlingvaj konservis la svedlingvan plimulton de la komunumo, kvankam la centra urbo mem havas finnlingvan plimulton.

 
la urbodomo
 
subĉiela muzeo
Jaro entute finnlingvaj svedlingvaj alilingvaj
1880 2.720 10,6 % 89,4 % 0 %
1900 2.815 23,4 % 76,5 % 0,1 %
1920 2.652 35,9 % 64,0 % 0,1 %
1930 2.307 39,2 % 60,4 % 0,4 %
1950 2.872 46,5 % 53,3 % 0,2 %
1960 2.670 48,3 % 51,7 % 0 %
1970 2.687 54,2 % 45,7 % 0,1 %
1980 9.043 41,0 % 59,0 % 0 %
1990 8.839 41,7 % 58,1 % 0,2 %
2000 8.084 42,0 % 57,6 % 0,4 %
2010 7.157 41,7 % 57,1 % 1,2 %
2020 6.504  %  %  %

Eksteraj ligiloj redakti