Christ Church (Oksfordo)

kolegio de Universitato de Oksfordo
(Alidirektita el Kristopreĝeja Kolegio)

Christ Church (Oksfordo) - kolegio de la Universitato de Oksfordo, en kiu sin trovas la katedralo (ankaŭ nomata Christ Church) de Oksfordo.

Christ Church
kolegio de Universitato de Oksfordo
Informoj
fondodato 4-a de novembro 1546
fondinto(j) Henriko la 8-aThomas Wolsey vd
Situo
Geografia situo 51° 45′ 1″ N, 1° 15′ 21″ U (mapo)51.7502-1.25585Koordinatoj: 51° 45′ 1″ N, 1° 15′ 21″ U (mapo)
lando Britio
urbo Oksfordo
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Christ Church (Oksfordo) (Britio)
Christ Church (Oksfordo) (Britio)
DEC
Christ Church (Oksfordo)
Christ Church (Oksfordo)
Map
Christ Church
vdr
Tom Quad, kolegio Christ Church (Oksfordo) dumvintre

Christ Church estas la nura universitata kolegio kiu enhavas katedralon. La katedrala ĥoro mondfamas. La kolegio enhavas ankaŭ gravan art-galerion kun ĉ. 200 pentraĵoj kaj preskaŭ 2000 desegnaĵoj, plejparte de italaj artistoj de la 14-a ĝis la 18-a jarcentoj.

Antaŭ 1525 estis en Oksfordo abatejo nomata St Frideswide. Tiun jaron Thomas Wolsey forigis la abatejon por tie krei kolegion - "Cardinal College", sed li falis antaŭ ol la konstruado finiĝis. La reĝo Henriko la 8-a dufoje refondis la kolegion: en 1532, kun la nomo "King Henry VIII's College", kaj en 1546 kun la nomo Christ Church.

Dum la Angla enlanda milito reĝa parlamento kunvenis en la kolegio.

Multaj anglaj famuloj studis ĉe Christ Church, inkl. la britaj ĉefministroj Anthony Eden kaj Sir Alec Douglas-Home.

Christ Church estas la loko de partoj de la romano Brideshead Revisited de Evelyn Waugh kaj de La aventuroj de Alicio en Mirlando de Lewis Carroll, kaj ĝi estas ofte uzata en filmoj.