Kroatisch Minihof, kroate Mjenovo, hungare Malomháza estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en municipo de Nikitsch.

Centro kaj preĝejo de Kroatisch Minihof

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kroatisch Minihof situas sur deklivoj proksime de la hungara landlimo. Oberpullendorf troviĝas je 15 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1194 en formo "Vkas". Tiam la kampoj apartenis al abatejo. En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis la komunumon. En 1593 pesto okazis. Poste kroatoj refondis ĝin. En 1605 Stefano Bocskai, en 1620 Gabrielo Bethlen detruis la vilaĝon. En 1910 vivis tie 1051 homoj, (plejparte kroatoj). Ĝis 1921 Malomháza apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto Felsőpulya, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Germanio) kiel Kroatisch Minihof.

Vidindaĵoj redakti