Pastinako

specio de herbeca planto
(Alidirektita el Kultiva pastinako)

Pastinako (latine Pastinaca sativa) estas specio de dujara herbeca planto kun karnoriĉa radiko el la familio de la apiacoj. Ĝi havas manĝeblajn radikojn. En Eŭropo la pastinako estis multe manĝata antaŭ la importo de la terpomo el Sud-Ameriko. Ĝi estis antaŭe tre kultivata kiel legomo kaj furaĝa planto. Nun ĝi ankoraŭ estas kultivata en Britio, en la nordaj landoj kaj en norda Afriko. La pastinako estas eburkolora kaj ĝia formo similas al tiu de la karoto kun iomete sukera gusto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kultiva pastinako

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Pastinako Pastinaca
Specio: P. sativa
Pastinaca sativa
L.[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Historio kaj nomo redakti

La specio Pastinaca sativa estis priskribita de la sveda natursciencisto Karolo Lineo en 1753[2].

Taksonomio redakti

Listo de la subspecioj
  • Pastinaca sativa subsp. sativa (kultiva pastinako[3])
  • Pastinaca sativa subsp. sylvestris (sovaĝa pastinako[3]) (Mill.) Rouy & E. G. Camus
  • Pastinaca sativa subsp. urens (Req. ex Godr.) Celak

La pastinako kiel legomo redakti

Historio redakti

La pastinako estis tre kultivata en la Mezepoko, ĝi estas inter la cento da plantoj, kultivitaj en la monaĥejoj, listigitaj en la «Capitulare de villis vel curtis imperii», edikto de la epoko de Karolo la Granda. La historio de la pastinako parte intermiksiĝas kun tiu de la karoto, ĉar la distingo inter la du plantoj, kiuj apartenas al la sama botanika familio, ne estis ĉiam klara ĝis la fino de la Renesanco.

Tamen, nuntempe, en pluraj landoj, ĝi denove aperas en legomvendejoj kaj ĝia uzado kreskas.

Referencoj redakti

  1. Pastinaca sativa informo de NPGS/GRIN. www.ars-grin.gov. Arkivita el la originalo je 2012-10-05. Alirita 2008-03-02.
  2. Linné 1753, Sp. Pl., eld. 1 : 262
  3. 3,0 3,1 PIV 2020 - Pastinako