Kurt R. EISSLER (2a de julio 1908 – 17a de februaro 1999) estis aŭstra psikoanalizisto kaj proksima asociito kaj sekvanto de Sigmund Freud.

Kurt R. Eissler
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1908 (1908-06-02)
en Vieno
Morto 17-an de februaro 1999 (1999-02-17) (90-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco UsonoAŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Familio
Edz(in)o Ruth Selke Eissler
Okupo
Okupo psikiatro • psikoanalizisto
vdr

Li specialiĝis en nerva anoreksio kaj elektro-ŝoko.[1] Pro la Anschluss, Eissler translokiĝis al Usono, kie li iĝis arda defendanto de la Freud-a teorio. El liaj dekdu libroj,[2] ĉirkaŭ la duono temas pri la vivo kaj verkaro de Freud, dum la alia duono pri figuroj el alta kulturo kiel Shakespeare kaj Goethe.

Notoj redakti

  1. Otto Fenichel, The Psychoanalytic Theory of Neurosis (1946) p. 608
  2. Janet Malcolm, The Lives They Lived: Kurt Eissler, b. 1908; Keeper of Freud's Secrets en The New York Times, Jan. 2, 2000, Alirita la 3an de majo 2020.