Květná
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Květná (apartigilo) |
Municipo Květná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 10 km okcidente de urbo Svitavy. Vivas ĉi tie 421 loĝantoj (2024).
Květná | |||
germane Blumenau | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Květná | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Polička | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Květná | ||
- alteco | 575 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 44′ 15″ N 16° 20′ 30″ O / 49.73750 °N, 16.34167 °O (mapo) | ||
Katastro | 9,01 km² (901 ha) Květná | ||
Loĝantaro | 421 (2024) | ||
Denseco | 46,73 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1347 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 572 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578291 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.kvetna.cz | |||
![]() |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Karle, Chmelík, Pomezí, Polička kaj Vendolí.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1347, kiam ĝi estis lombardita al episkopo de Litomyšl. Origine ĝi estis tute aŭ plejparte ĉeĥa. Sed tiam ĝi nomiĝis latine Quietne, kaj ĉeĥa Květná kaj germana Blumenau ekestis nur pli malfrue.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 734 |
1880 | 758 |
1890 | 684 |
1900 | 690 |
1910 | 634 |
1921 | 660 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 645 |
1950 | 395 |
1961 | 448 |
1970 | 391 |
1980 | 303 |
1991 | 256 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 325 |
2014 | 411 |
2016 | 405 |
2017 | 409 |
2018 | 427 |
2019 | 426 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 425 |
2021 | 369 |
2022 | 401 |
2023 | 414 |
2024 | 421 |
Memorindaĵoj
redaktiPreĝejo
redaktiPseŭdoromanika preĝejo de Sankta Laŭrenco estis rekonstruita en la jaro 1902 laŭ planoj de Antonín Béba. La origina preĝejo el la jaro 1350 nekonserviĝis. Ankaŭ ekipaĵo de la preĝejo estas pseŭdostila.
Tombejo
redaktiEn tombejo apud la preĝejo situas baroka kadavrejo el la 18-a jarcento, kvadrata kun rondigitaj anguloj, platplafona kun mansarda tegmento. Ĉirkaŭ la ovala fenestro estas stuka kadraĵo.
Statuoj
redakti- Super la paroĥestreja ĝardeno situas trilatera pesta kolono el la jaro 1716.
- Ŝtona kruco apud la tombejo kun reliefo de Madono kun bebo sur soklo estas el la jaro1768.
- La Plejsankta Triunuo troviĝas antaŭ la vilaĝo apud la vojo al Svitavy kun reliefo de Madono sur soklo estas el la jaro1821.
- Fera kruco sur tombejo el la jaro 1860 staras sur soklo kun reliefoj de Sankta Anna, Resurekto de Lazaro kaj de Sankta Francisko.
Kolonaj bildoj
redakti- Bildo de Sankta Johano Nepomuka.
- Bildo de Sankta Paŭlo el la jaro 1802 memore al grajlo.
Popolaj konstruaĵoj
redaktiEn la vilaĝo estas bone konservitaj germanaj apudriveretaj konstruaĵoj - bienetoj de ĉirkaŭkorta tipo kun nestukitaj marnaj muroj kaj dekoraciaj embrazuroj ĉirkaŭ la fenestroj.
Natura memorindaĵo
redaktiEn vilaĝa katastra distrikto estas protektata teritorio nomata "Sněženkové údolí" (Galanta valo).
Literaturo
redakti- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Pluaj fotoj
redakti-
Riparita bieno „Květné Zahrady“
-
Preĝejo de sankta Laŭrenco
-
Kruco en tombejo el la jaro 1860
-
Historiaj lignaj domoj
-
Municipa ofico, baza lernejo kaj municipa biblioteko
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko ĉeĥe Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala paĝaro de mikroregiono Poličsko ĉeĥe