László Bokor [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bokor László estis hungara reĝisoro, scenaristo, parlamentano.

László Bokor
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1930 (1930-12-07) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikistofilmreĝisoro
vdr

László Bokor[1][2] naskiĝis la 7-an de decembro 1930 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Bokor aliĝis al la komunistoj en 1945, tiu helpis lian karieron. Inter 1947-1949 li estis fotisto ĉe pluraj gazetoj, poste li estis subdramaturgo en filma produktejo, ekde 1950 li apartenis al stabo de filmaj novaĵoj. Li akiris diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1955, poste li havis jam reĝisoran statuson. Supozeble li akiris plian diplomon pri historio? en 1960. Ekde 1960 samtempe li havis postenon en branĉo ekstera politiko de Hungara Televizio. En la sekvaj jaroj li estris plurajn studiojn, filmajn redaktejojn. Li kandidatiĝis pri historio en 1971. Inter 1985-1990 li estis parlamenta deputito. Li ricevis 3 premiojn inter 1968-1986. Li edziĝis en 1956, lia edzino naskis filinon en 1964. Lia vivo depost fino de la socialismo (1990) estas nekonata.

Liaj kinaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

  • A nagyvilágon kívül… (1957)
  • Híd a Níluson (1959)
  • Munkásőrök (1966)
  • Madrid határán (1975)
  • Ismeretlen katonák (1988)

Liaj scenarlibroj (elekto, ĉiuj dokumentaj filmoj) redakti

  • Távol a nagyvárostól (1960)
  • Szembesítés (1975)
  • Háború hadüzenet nélkül (1983)

Liaj libroj (elekto) redakti

  • Kamerával a világ körül (kunaŭtoro, 1969)
  • (H) Idegháború. Dokumentumregény (1978)
  • "X" óra (1981)
  • A láthatatlan arcvonal. Dokumentumregény (1987)

Fontoj redakti

Referencoj redakti