László Csere [lAslO ĉere], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Csere László Zoltán estas hungara operetkantisto, aktoro, voĉoaktoro.

László Csere
László Csere en 1995
László Csere en 1995
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1958 (1958-08-02) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Frat(in)o Ágnes Csere
Okupo
Okupo aktoro
vdr

László Csere[1][2] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1958 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Csere akiris operetkantistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1983. Lia ĉefinstruisto estis István Kazán. Li komencis sian aktoran karieron en Operetoteatro (Budapeŝto), kie dum jaroj li kantis preskaŭ en ĉiuj operetoj, samtempe li havis rolojn en filmoj kaj televidoj. Li ofte turneis en Germanio. Li ricevis premiojn inter 1994-2021.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

  • Ferenc Lehár:
    • Luxemburg grófja - Lanchester; Brissard
    • Cigányszerelem - Boldizsár
    • A víg özvegy - Sebastian Cascade; St. Brioche
    • A mosoly országa - Ferenc Hatfaludy
  • Imre Kálmán:
    • Marica grófnő - Zsupán
    • Csárdáskirálynő - grafo Bóni
    • Cirkuszhercegnő - Toni Schlumberger
    • Cigányprímás - princo de San Rozino
  • Hervé: Mam'zelle Nitouche - Floridol
  • Albert Szirmai: Mágnás Miska - grafo Pixi
  • Ede Szigligeti: Liliomfi - Tódor Szilvai
  • Jerry Bock: Violonisto sur la tegmento - Mendel

Liaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

Liaj filmaj roloj (elekto) redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti