László Filep
László Filep [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Filep László estis hungara matematikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, matematikhistoriisto.
László Filep | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1941 en Császló |
Morto | 19-an de novembro 2004 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen (–1964) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
László Filep[1] naskiĝis la 6-an de decembro 1941 en Császló, li mortis la 19-an de novembro 2004 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLászló Filep maturiĝis en gimnazio de Mátészalka, poste li akiris pedagofian diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1964. Post la diplomo li instruis en mezlernejo, inter 1973 kaj 1983 li estis lektoro en Altlernejo György Bessenyei, docento inter 1983-1987 kaj en la studjaro 1994, profesoro depost 1994. Pli frue en 1973 li akiris matematikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, plian matematikistan diplomon en Universitato Lajos Kossuth en 1978, fine li doktoriĝis samloke en 1995. Li estis lektoro en Tripolo inter 1987-1990 kaj 1992-1994. Krom la instruado li verkis artikolojn pri algebro kaj historio de la matematiko. Menciindas, ke li abrupte mortis en lernoĉambro dum instruado. Li havis edzinon ekde 1966.
Elektitaj libroj
redakti- A tudományok királynője (A matematika története) (1997)
- A számírás története (kunverkisto, 1999)
- Játékelmélet (2001)