László Frecskay
László Frecskay [lAslO freĉkai], germane László von Frecskay, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Frecskay László estis hungara karikaturisto, ilustristo, pentristo, grafikisto. Liaj pseŭdonimoj estis LACZHY aŭ F..
László Frecskay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Frecskay László |
Naskiĝo | la 25-an de junio 1844 en ![]() |
Morto | la 22-an de oktobro 1916 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno |
Familio | |
Frat(in)o | János Frecskay |
Okupo | |
Okupo | pentristo • ilustristo • grafikisto • karikaturisto |
László Frecskay [1] naskiĝis la 25-an de junio 1844 en Pest (urbo), li mortis la 22-an de oktobro 1916 (laŭ alia informo la mortotago estas la 20-a) en Budapeŝto.
BiografioRedakti
László Frecskay studis en Akademio de Belartoj de Vieno inter 1867 kaj 1872. Post siaj studoj li longe restis en Vieno, kie liaj karikaturoj aperintaj konstante estis ŝatataj. Li ankaŭ pentradis ĝenrojn, kiujn li ekspoziciis en la sama urbo kaj ankaŭ en Budapeŝto. Ekde 1886 li sendis ilustraĵojn ankaŭ al hungarlandaj gazetoj. En 1911 li hejmenvenis kaj liaj grafikaĵoj aperis en Vasárnapi Újság.
Elektitaj pentraĵojRedakti
- Álarcos bál után
- Végre egyedül
- Gitáros spanyol táncosnő
- Mulatozó társaság a szalonban
- Női fej