László Gyula Erdélyi
László Gyula Erdélyi [lAslO djula erdEji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdélyi László Gyula estis hungara historiisto, pastro, benediktana monaĥo, bibliotekisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1905).
László Gyula Erdélyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de marto 1868 en Žihárec |
Morto | 17-an de aŭgusto 1947 (79-jaraĝa) en Zalaapáti |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ordenfrato • universitata instruisto • historiisto • katolika sacerdoto • religiulo |
László Gyula Erdélyi [1] naskiĝis la 2-an de marto 1868 en Hungario, en Zsigárd (nuntempa Žihárec en Slovakio). Li mortis la 17-an de aŭgusto 1947 en Zalaapáti.
Biografio redakti
László Gyula Erdélyi aliĝis al benediktanoj en 1884. Ĝis 1890 li frekventis ĉeflernejon en Pannonhalma, en la sekva jaro li pastriĝis. Li plulernis en universitato en Budapeŝto inter 1890-1892. Li ekinstruis en ĉeflernejo de Pannonhalma, kie li estis ankaŭ bibliotekisto. Baldaŭe li instruis en universitato Kolozsvár. Post la 1-a mondmilito li pluinstruis en Szeged, kie li iĝis rektoro. En 1938 li emeritiĝis.
Verkaro (elekto) redakti
- A tihanyi apátság története (Historio de la abatejo en Tihany) (1908)
- Magyar művelődéstörténet Hungara edukohistorio) (1915-1918)
- Szent Imre és kora (1930)
- Magyarország törvényei Szent Istvántól Mohácsig (Leĝoj de Hungarujo de Stefano la 1-a (Hungario) ĝis 1526) (1942)