László Jávor [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jávor László estis hungara poeto, tekstopoeto, ĵurnalisto. Lia origina familia nomo estis Schwartz.

László Jávor
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1903 (1903-05-03)
en Erzsébetváros
Morto 30-an de novembro 1991 (1991-11-30) (88-jaraĝa)
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • ĵurnalisto vd
Laborkampo poezioĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László Schwartz [1] naskiĝis la 4-an de majo 1903 en Budapeŝto, pri la morto estas nur necertaj informoj.

Biografio redakti

László Schwartz devenis el juda familio. Pri la lernojaroj mankas informoj. Li skribis la poemlibron " Pesimisma dimanĉo ", (origine hungare "Szomorú vasárnap") ankaŭ romanon kun la sama titolo. Laŭ la titoldonanta poemo Rezső Seress komponis kanton, kiu iĝis mondfama kiel himno de sinmortantoj. Tio estis angle Gloomy Sunday, ekzemple Billie Holiday kantis ĝin. En 1938 li forlasis la landon pro la proksimiĝanta naziismo. En 1947 li ricevis francan premion. En 1954 li redaktis revuon, liaj kontribuoj estis ofte legeblaj. En nekonata jaro li translokiĝis al suda Francio.

Liaj libroj redakti

  • Szomorú vasárnap. Jávor László 31 verse (poemaro, 1934)
  • Szomorú vasárnap. Egy szerelem regénye (romano, 1937)
  • Café Narkózis. Versek és dalok (poemaro, 1954)

Liaj pentraĵoj redakti

Laŭ hungaraj fontoj li ankaŭ pentradis kaj ekspoziciis, sed pri tio mankas konkretaj informoj.

Fontoj redakti