László Kálnoky [lAslO kAlnoki], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kálnoky László István estis hungara tradukisto, poeto, ministeria oficisto.

László Kálnoky
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1912 (1912-09-05)
en Eger
Morto 30-an de julio 1985 (1985-07-30) (72-jaraĝa)
en Budakeszi
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungarafrancarusagermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo poeto • tradukisto • oficisto
vdr

László Kálnoky[1] naskiĝis la 5-an de septembro 1912 en Eger, li mortis la 30-an de julio 1985 en Budakeszi.

Biografio redakti

László Kálnoky maturiĝis en cisterciana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1930, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány kaj Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger), fine li akiris an diplomon en Reĝa Scienca Universitato Erzsébet en 1935. Inter 1935-1941 li estis oficisto en Eger, poste en ministerio en la ĉefurbo. Pro signifa pulmomalsano li ne estis soldato. Inter 1954-1957 li laboris en eldonejo, poste li estis liberprofesiulo (tradukisto, poeto). Li edziĝis dufoje. Li ricevis premiojn inter 1947-1985.

Elektitaj tradukaĵoj redakti

  • Johann Wolfgang von Goethe: Faŭsto (dua parto, 1956)
  • Évgyűrűk (diversaj tradukaĵoj, 1967)
  • Szerenád (diversaj tradukaĵoj, 1974)
  • Mázsákat görgetve (diversaj tradukaĵoj, 1985)
  • Szentségtörők és mártírok (tradukitaj dramoj, 1989)

Elektitaj poemlibroj redakti

  • Az árnyak kertje (debuta poemlibro, 1939)
  • Lázas csillagon (1957)
  • Farsang utóján (1977)
  • Egy mítosz születése. Téli napló 1982-1983 (1985)
  • Az áramló időben (elektitaj poemoj, 1990)
  • Kálnoky László összegyűjtött versei (kolektitaj poemoj, 2006)

Fontoj redakti

Referencoj redakti